Diskuto:Pedofilia movado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne estas certa ke trouzo ekzistas[redakti fonton]

trouzo[Kontrolenda lingvaĵo]

Via opinio ? Ĉiuĵŭd Astroscienco 21:16, 18 Jan. 2012 (UTC)

Ĉe Le monde diplomatique en esperanto oni uzas "infana seksa misuzo" kaj el ĉi tie mi unue eltiris la esprimon. Poste mi aŭdis "trouzo" en elsendo de Radio Vatikana en esperanto kaj mi ŝanĝis la vorton sen memori la unuan fonton, sed la ŝanĝo ŝajne ne estis trafa. La artikolo ne estas finita kaj ankoraŭ bezonas plenan gramatikan revizion. Mi reskribos "misuzo", ĉar mi kredas, ke estas pli korekte. --Pangea 22:59, 19 Jan. 2012 (UTC)

En Esperanto, oni skribas ou tiel u. Ĉi tiu estas la kaŭzo de mia necerteco. Ĉiuĵŭd Astroscienco 23:02, 19 Jan. 2012 (UTC)
??? En Esperanto, o estas o kaj u estas u, o-u do estas simpla o-u. Nenia problemo. Eble franclingvano tendencas vidi sonon u, vidante la literkombinon "ou", aŭ nederlandlingvano tentiĝas vidi sonon u en vido de literkombino "oe", aŭ germanlingvano aŭdas "i" vidante kombinon "ie" (urbo Kiel [Kil], tabelvorto Kiel? [kiel]...), sed do simple rilatas al la nacia lingvo kaj tute ne al Esperanto. Sed Pangea tre pravas: etike nepravigebla uzo (ekzemple uzo de infano por propra seksa kontentiĝo) kompreneble estas "misuzo", ne "trouzo", ĉar la lasta vorto indikus ke en modera kvanto ĉio enordus. Ĉiukaze: Foje viaj rimarkoj estas vere spritaj, kara Ĉiuĵaŭde. -- Aidas (diskuto) 18:06, 23 Feb. 2012 (UTC)

Lingva polurado[redakti fonton]

Mi provis ĝisfunde lingve poluri la artikolon, sed estas kelkaj aspektoj de la Esperanta gramatiko pri kiuj mi dubas. Pro tio la artikolo ankoraŭ povas enhavi erarojn precipe koncerne al:

  • Uzo de participoj (finaĵoj –ata, -ita; -anta, -inta, -inte; -ante; ktp)
  • Refleksivo: Mi ofte dubas inter la uzo de “sia”, “lia”, “ĝia”, “ties”…
  • Pronomoj: Precipe koncerne la frazojn aludantajn infanojn aŭ abstraktaĵojn, mi dubas ĉu uzi “ĝi” aŭ “li”, “sia”, ktp por aludi ilin.
  • Akuzativo (precipe en frazoj kiaj “[…] strebanta atingi cele al tio sociajn kaj leĝajn ŝanĝojn kiel la nuligon aŭ reformon de la aĝo de konsento, la agnoskon kiel specifan seksan orientiĝon de pedofilio kaj ties forigon kiel parafilion el la oficialaj listoj de malsanoj kaj mensaj perturboj”, aŭ “ili publikigis libron titolitan en la angla…”
  • Uzo aŭ ne de “iu” kaj “unu”. Ekz: “En iu rilato, seksumado estas tre ofte sekundara elemento…”
  • Uzo aŭ ne de artikolo en frazoj kiel "(La)Pedofiliaj aktivuloj rifuzas kaj kondamnas (la) seksan misuzon".
  • Vortoj kaj esprimoj: Foje mi dubas inter formoj kiel “membiografia” aŭ “aŭtobiografia”, “antipsikiatrio” aŭ “kontraŭpsikiatrio”, “1970-aj jaroj” aŭ “1970aj jaroj”, "aktivulo" kaj "aktivisto", “organizaĵo” kaj “organizo”, "pedofilulo" aŭ "pedofilo", "pederastulo" aŭ "pederasto"… Mi kredas, ke ĉiuj tiaj formoj estas korektaj, sed mi ne sufiĉe konas la kriteriojn kaj lingvajn debatojn rilate al tio. Pri aliaj mi havas pli grandajn dubojn, ekz: "kulpigi", "kulpigita", "kulpigo" (?), en la hispana "imputar", "imputado", "imputado" (n.); Koncerne la tradukon de kelkaj vortoj kaj esprimoj el aliaj lingvoj mi havas konsiderindajn dubojn. Ekz: Rilate “stigmatization” (angle), “estigmatização” (portugala), kiun mi esperantigas kiel “infamiado” kaj ne kiel “stigmatizado”, ĉar mi ne scias se la verbo “stigmatizi” havas en Esperanto la saman infamiadan signifon. Akcesore, mi ne scias kiel traduki korekte la hispanan vorton "despenalizar", kiu ne havas ekzakte la saman sencon ol "legalizar". En Esperanto mi nur trovas la vortojn: "legalizi" kaj "laŭlegiĝi"; kvankam ili eble havas la saman signifon, provizore mi uzis "legalizi" por traduki "legalizar" kaj "laŭlegiĝi" por traduki "despenalizar".
  • Stilo: Mi dubas se enmeti la tradukojn de nomoj de libroj kaj organiz(aĵ)oj ĉu inter [], ĉu inter (), kaj mi ne scias se estas preferinde uzi ĉu unue la nomon en la origina lingvo kaj poste la tradukon inter [] axu (), ĉu male, kaj kiel enmeti la siglojn, ĉu komence, ĉu fine. Koncerne referencojn, mi ne scias se estas aŭ ne preferinde uzi ligilojn al retejoj enhavantaj la cititajn verkojn (kiel Google Libroj aŭ aliaj).--Pangea (diskuto) 20:13, 27 Maj. 2013 (UTC)

Malĝusta uzo de la refleksivo[redakti fonton]

Mi jam poluradis la artikolon plurfoje, sed mi ne kapablas korekti la uzon de la refleksivo (sia... lia, ilia, ĝia...). Mi ankoraŭ ne kapablis ellerni tiun ĉi gravan parton de la gramatiko kaj do la artikolo povas enhavi multajn erarojn ĉi-rilate. Tio estas grave, ĉar frazo kun refleksivo malbone uzita povas diri la malon ol ĝi fakte volas diri. Do, se iu volas helpi por korekti la artikolon, bonvolu multe atenti pri la uzo de la refleksivo. Se iu havas ian dubon pri la preciza signifo de iu frazo, demandu al mi en mia diskutpaĝo.--Pangea (diskuto) 03:46, 18 Jul. 2013 (UTC)

Polurado[redakti fonton]

Mi malfermis ĉi tiun sekcion por ke kiu ajn diru la punktojn de la artikolo kiujn al li ŝajnas polurindaj aŭ plibonigindaj. Por faciligi la laboron mi petas, ke la afiŝoj estu kiel eble plej mallongaj (po tri, kvar aŭ kvin alineoj averaĝe) kaj ke oni klarigu ekzakte kiujn partojn ŝajnas al li plibonigindaj kaj kial. Bonvolu ne kritiki la artikolon ĝenerale, ĉar ĝi estas tre longa, sed atentigu pri tiu aŭ alia frazo kaj bone argumentu viajn opiniojn. Kaj kompreneble estu respektemaj kaj toleremaj kun la ceteraj uzantoj kaj ne provu altrudi viajn opiniojn, ĉar neniu havas la absolutan veron, sed argumentu racie kaj logike. Plue, memoru ke tio ĉi estas enciklopedio, ne diskutforumo: la celo de la artikoloj estas pritrakti temon laŭ plejeble objektiva maniero, sen favori iujn aŭ aliajn sintentojn aŭ opiniojn.--Pangea (diskuto) 04:09, 29 Dec. 2013 (UTC)

Mi ne trovis polurindajn partojn (krom jen kaj jen erareton) kaj do forprenis la ŝablonon "polurinda". Apartan atenton mi petas pri la vorto "negativa", kiu en Esperanto ne havas la kromsignifon "malbona, malutila", kiel en multaj naciaj lingvoj. Vidu PIV. "Negativa influo" signifas "manko de influo", kaj tio certe ne estis celita. PaulP@diskkont 15:07, 3 Jan. 2014 (UTC)
Dankon pro viaj korektaĵoj. Krom eblaj gramatikaj eraroj, mi pensas ke la artikolo enhavas kelkajn stilajn erarojn aŭ nekongruaĵojn, precipe rilate al la citado de asocioj, grupoj aŭ organizaĵoj kies nomo aperas en Esperanto kaj aliaj lingvoj. Mi ne scias kiu estus la plej ĝusta maniero citi ilin, ĉu unue enmeti la esperantan formon, ĉu la originalan nomon, ĉu nur unu, ĉu uzi krapojn, citilojn aŭ kursivon, ĉu mallongigojn. Simile rilate al la verkoj cititaj kaj siaj titoloj.--Pangea (diskuto) 18:35, 3 Jan. 2014 (UTC)

Vikipedio kaj pedofilio[redakti fonton]

Vidu

--pino (diskuto) 10:52, 28 Jan. 2014 (UTC)

Kaj vi forgesis:
--Pangea (diskuto) 12:16, 17 Nov. 2014 (UTC)