Saltu al enhavo

Diskuto:Paralela legado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tralegante la libron de ILEI, mi ne trovis la naturmetodon inter la metodoj de instruado. En la vikipedio ankaŭ ne troviĝas la temo. Kial? Ĉu la rekta metodo estas identa kun naturmetodo? Spertulo helpu bv.--Hans Eo (diskuto) 11:41, 10 Jul. 2013 (UTC)

La rusa artikolo[redakti fonton]

Mi ne povas kompreni la rusan. Sed ŝajnas, ke la rusa artikolo estas plibonigita kompare al la Esperanto-versio. Mi aldonis nun unu tekston al "literaturo". Aliaj estas tie, sed mi ne povas ilin kopii. Ĉu vi, la verkanto, aŭ alia povus meti la interesajn tekstojn al nia Esperanto-versio? --Hans Eo (diskuto) 11:50, 26 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi nun kopiis la tutan tekston de Shepherd kaj tralegis ĝin. Li skribas preskaŭ nur pri paralelaj tekstoj, kiujn li preparis por liaj studentoj. La pozitivan efikon li vidas precipe en lernado kaj kompreno de vortoj.

Mi vidas ne nur la efikon je unuopaj vortoj, je ilia kvanto, sed almenaŭ pli je la interrilato de la vortoj en la kompleta frazo.

Shepherd donas liston de ok aliaj verkoj pri la temo. Ne estas videbla, ĉu iuj de tiuj pritraktas pli ol vortojn, kaj aliajn ol speciale preparitajn tekstojn.

Mi ĉi tie ripetas, ke mi volas helpi per tiu artikolo al legado kaj kompreno de kompletaj libroj, kaj per tio pli bona konatiĝo de la fremda kulturo. --Hans Eo (diskuto) 14:52, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]