Diskuto:Paŝtuna lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La uzanto Nosmetana nun movis la paĝan titolon "paŝtoa lingvo" al nova titolo "paŝtuna lingvo". En multaj eŭropaj lingvoj la etnonomo pli similas al esperantlingva vorto "paŝtunoj" ol al "paŝtooj", sed tio ne estas argumento: ne eblas ŝanĝi la leksikon de lingvo per nura ŝovo de vikipedia titolo. En la Esperanto-vortaroj kiujn mi havas proksime mi ne vidas klaran argumenton por nepra prefero de la unua aŭ de la dua ebleco. Tial mi alvokas doni literaturajn referencojn kaj por la etnonoma propono "paŝtunoj" kaj por "paŝtooj". ThomasPusch (diskuto) 15:43, 29 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch: Saluton, kara Thomas,
Bonvolu trovi respondon pri tiu ĉi temo ĉe Diskuto:Paŝtunoj. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 14:54, 10 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Bone, do estu kaj restu paŝtunoj kaj paŝtuna lingvo. ThomasPusch (diskuto) 23:39, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]