Diskuto:Orumisto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ NPIV kaj Zamenhofaj ekzemploj, la verbo pri kovrado per oro estu or/i, ne or/um/i:

or/i Kovri per maldika tavolo de oro [1]

kaj simile

arĝent/i Surtegi per maldika tavolo da arĝento [2]
kupr/i, kupr/iz/i Tegi per kupra tavoleto [3]
bronz/i Surkovri per tavoleto da bronzo [4]

Kaj la noto en um/:

en tiu ĉi kazo, se ne suferas la klareco, la suf. estas ofte superflua: arĝenti, kupri, ori, sapi ktp. [5]

Tial, la profesio estu or/ist/o, aŭ or/aĵ/ist/o, kies difino en NPIV estas

or/aĵ/ist/o Tiu, kies metio estas prilabori orajn objektojn [6]

Osteologia (diskuto) 19:23, 3 nov. 2019 (UTC)[Respondi]