Diskuto:Orgenfajfilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la termino "labio"[redakti fonton]

Karaj, mi opinias, ke la termino "labio" ne taŭgas en ĉi tiu artikolo. Mi ekspliku:

  • la vorto "labio" aperas en ReVo nur kun specifega botanika senco, neoficiala kaj klare derivita de la germana "Labium", kiu tute estas "lipo" en la latina ("Lippe" en la germana). Ĉar ne estas referenco en ReVo, ĝi certe devenas de PV, kio signifas, ke eblege temas pri sugesto de vortaro, ne pri uzata fakvorto.
  • la originalo "Labialpfeifen" pure estas "lipa/lipforma fajfilo", do mi pensas, ke ĝi ne petas novan radikon (aŭ novan sencon al iom ekzistanta - tute faka - radiko, labio), sed ĝustan tradukon, kia la jam bone uzita de la kontribuinto, "lipfajfilo".

Cetere, kia grandega traduko! Gratulon! Kore, Fernando Maia Jr. 17:04, 1. Mar 2008 (UTC).

Amikoj, ĉar ne estas respondo, mi ŝanĝos tiun parton de la artikolo. -- Fernando Maia Jr. 03:33, 9. Mar 2008 (UTC)

Pri la termino lamenfajfilo[redakti fonton]

Male de labiofajfilo (por mi!), tiu termino ŝajnas tre bona. Iu langfajfilo tamen ne tiom maltaŭgus kompare kun lipfajfilo. Sed la alia, anĉfajfilo, eĉ pli plaĉas al mi ol lamenfajfilo. Nur rimarkoj! -- Fernando Maia Jr. 04:15, 2. Mar 2008 (UTC)

ADLS-diskuto[redakti fonton]

Tradukita de la germanlingva elstara artikolo kaj por nefakulo german- kaj esperantlingva pli bone komprenebla ol la germana originalo. La ligoj direktas al jam ekzistintaj aŭ ĵus redaktitaj flankartiko(et)oj. Proponita de --Longharulo 12:51, 24. Feb 2008 (UTC)

  • Por
  1. Por Por: Interesa temo por la artikolo! Alaŭdo ۩ 18:32, 25. Feb 2008 (UTC)
  2. Por Por: Marcos 21:12, 6. Mar 2008 (UTC)
  3. Por Por: Thomas Guibal 17:15, 7. Mar 2008 (UTC)
  • Detenas
  • Kontraŭ
  • Komentoj