Saltu al enhavo

Diskuto:Ordo Templi Orientis

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ordo aŭ ordeno[redakti fonton]

Mi pensas ke temas pri ordeno!

De vortaro.net (PIV2020)

orden/o

1 Societo el kavaliroj, pli poste el religiuloj, monaĥoj, kies membroj faras ĵurpromeson vivi laŭ difinitaj reguloj: la ordeno de la Templanoj, de la Teŭtonaj Kavaliroj, de la Benediktanoj, de la Franciskanoj. ☞ kongregacio, klostro.

2 Societo, al kiu, en iuj regnoj, la membroj de kelkaj liberalaj profesioj devas laŭleĝe aliĝi, por elekti estraron kiu zorgas pri la disciplino k la observo de la profesiaj reguloj: la ordeno de la medicinistoj, de la arkitektoj, de la advokatoj. ☞ korporacio, sindikato.

3 Honora societo, starigita ordinare de suvereno, en kiun estas allasataj distingiĝantaj personoj, por rekompenco de ilia merito: la ordeno de la Nigra Aglo, de la Ĝartero, de Kristo, de Lenino.

4 Insigno portata de la membroj de tiaj societoj honorigaj: per sabro, plumĉap’ k orden’ mi ornamiĝus! Z; oni tuj donas al vi la Vladimiran ordenon en la butontruon Z; la francan ordenon de «Honora Legio» mi efektive ricevis Z; ordenrubando, ordenstelo. ☞ dekoracio.


ord/o.

I -Regula interaranĝo, k pli precize:

1 Maniero, en kiu la objektoj sekvas unu la alian: mi ĉiam decidas laŭ la alfabeta ordo Z; ĉio dependas de tio, en kiu ordo ili stariĝas Z; la ordo de la procesio; mi rakontos ĉion laŭ ordo Z; la kronologia ordo B; inversigi la naturan ordon de la aferoj; ni esploru tiujn demandojn laŭ ordo; prenu ilin en la ordo; ⚔ marŝo, atako en densa, en disa ordo; (ironie) en bona ordo tra la pordo! Z (foriru!). ☞ vico.

2 Regula, oportuna dismeto de objektoj en ilia ĝusta loko: pli rapide faru rondon k observu pli da ordo! Z; remeti ordon en vian veston; io ne estas en ordo; ĉio en la ĉambro estis en perfekta ordo; amo de la ordo; (f) liaj ideoj estas interesaj, sed elmetitaj tute sen ordo; la stilo estas nur la ordo k la movo, kiun oni metas en la pensojn; havi sian konsciencon en ordo. ☞ dispono. ➞ aranĝi, ordofari, ordometi.

3 Regula maniero, laŭ kiu la aferoj devas normale okazi en la natura, la socia, la morala mondo: sekvi la ordon de la naturo; ĉiam en ĉiu afero devas esti ordo, oni devas havi ion, per kio oni sin gvidas Z; se ne ŝanĝus ordono alta la kutiman ordon Z (de religia entombigo); li ne indulgas, se io estas ne en ordo Z; ordo bezonas ordonon Z (nenia ordo sen estro); se edzino ordonas, domo ordon ne konas Z; ordo estas beno por ĉiu entrepreno Z; se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo Z; kie regas konkordo, regas ordo Z; ŝanĝi la malnovan ordon de la aferoj; perturbi la socian ordon; trudi ordon per teroro; meti ordon en la kontoj. ☞ harmonio, leĝo, normo.

4 Reguloj de sintenado k procedo, akceptitaj de parlamento aŭ de publika kunveno k aplikataj de ĝia prezidanto: revoki iun al la ordo; levi demandon pri ordo (interrompi debaton, demandante, ĉu io ĵus farita aŭ dirita estas laŭ aŭ kontraŭ la ordo); ni tie ĉi kuraĝe povus jam meti punkton k transiri al la taga ordo Z (tagordo).

5 ∆ Rilato en aro, kiu estas refleksiva, malsimetria k transitiva, t.e. kiu havas ecojn similajn al la ordo de la reelaj nombroj, notita ⩽: ordo estas totala, se por ajnaj elementoj a k b validas ab aŭ ba. Sin. orda rilato.

II -Elemento de klasifiko, k pli precize:

6 Σ Aparta k homogena aro de personoj, konsistiganta unu el la dividoj de la socio: la ordo de la senatanoj, la kavalira ordo (ĉe la Romanoj); la Tria ordo (la neklerikoj k nenobeloj, en la antaŭrevolucia Francio); (analoge) la naŭ ordoj de la anĝeloj. ☞ klaso, rango.

7 ⚥ Sistematika unuo (ordo) ampleksanta parencajn familiojn, kun rango malsupera al klaso, supera al familio, montrata en botaniko per la suf. al.

8 🏠 Ĉiu el la tradiciaj kombinoj de la diversaj partoj de konstruaĵo laŭ difinitaj proporcioj: la tri helenaj ordoj (dorika, ionika, korintika); la du romanaj ordoj (toskana, kompozita).

9 ∆ (pp derivaĵo) Nombro, kiu indikas, kiomfoje oni derivu la funkcion: diferenciala ekvacio de dua ordo.

10 ∆ (pp grupo) La nombro de elementoj en la grupo.

orda. Aranĝita, dismetita laŭ ordo.

orde. En ordo: la knabino orde aranĝis kelke da infanaj vestoj Z; mi ĉiam agas orde, kun pripenso Z; esprimi sin klare k orde. Sj1mor (diskuto) 04:39, 14 jul. 2023 (UTC)[Respondi]