Diskuto:Operacio
Etoso
- Milita operacio - destinita por sukcesigi atakon aŭ defendon estas laŭ PIV operaco. Kerio 17:38, 14. Apr 2009 (UTC)
- Mi ĵus rigardis en mian dikegan vortaregon germanan-esperantan. Tie la aparta vorto operaco ne estas menciita. Krome mi ŝatus scii, pri kiu eldono de PIV vi skribas ĉi tie? Mi ja havas eldonojn el 1987 kaj 2002. Kore --Tlustulimu 17:45, 14. Apr 2009 (UTC)
- PIV 2005 (p.812) diras, ke Milita operacio estas sinonimo de Operaco. --62.166.193.211 17:57, 14. Apr 2009 (UTC)
- PIV 2002 enhavas "operaco", kaj ĝi diras ankaŭ sub "operacio", ke ĝia 5-a signifo "= operaco". Laŭ la klarigoj komence de la vortaro la signo "=" indikas preferindan formon. En la eldono de 1977 estas simile, sed temas pri la 4-a signifo de "operacio". – Umberto 18:15, 14. Apr 2009 (UTC)
- Operaco estas indikita en PIV 2005, kiel skribas la neensalutinta kontribuanto iom supre. Ĉe operacio la milita uzo ne estas notita entute. Tie estas nur ĉe la punkto 5 ligilo al memstara vorto operaco, kie estas skribite: Mi estas citanta: operac/o (simbolo de tanko) Tuto de la bataloj k manovroj, farataj de ter-, mar- aŭ aer-armeoj en difinita regiono aŭ por difinita celo: la operacoj de la rusaj armeoj; la operacoj sur la okcidenta fronto... (sekvas pluaj ekzemploj) kovr~o. Aera protektado de regiono per ĉasaviadilaj patroloj por malebligi entrudiĝon de malamikaj aviadiloj. Tiom PIV 2005 pri la operaco. Kerio 19:05, 14. Apr 2009 (UTC)