Diskuto:Nova sinagogo de Majenco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

El la en la pasintaj du monatoj kreitaj artikoloj de Thomas Pusch pri judismo en Germanio, mi opinias plurajn artikolojn esti tiom bonaj ke ili meritus la statuson de almenaŭ leginda, eble elstara artikolo: ili ĉiuj estas ampleksaj, lingve senriproĉaj, havas malmultajn ruĝajn ligilojn (tio signifas ke ankaŭ kreiĝis teme parencaj artikoloj) kaj estas bone bildigitaj. Temas pri Nova sinagogo de Majenco, sinagogo de Worms, juda tombejo de Worms kaj nova sinagogo de Berlino. Fakte, laŭ mi ĉiuj, eble ankaŭ la iom malpli ampleksa teksto sinagogo de Speyer) estus kandidatoj por la ĉefpaĝa artikolo de la semajno ... plej bone ne unu post la alia, por ne tro koncentrigi la ĉefpaĝon pri nur unu temego (judismo), sed eble kun interspaco de du aŭ tri monatoj... El la artikoloj, iuj havas plurajn entekstajn referencojn, aliaj ne, sed sendepende de tio mi konsideras ilin rekomendindaj. --Aidas (diskuto) 13:02, 4 Feb. 2013 (UTC)

arkitekturo[redakti fonton]

La unua alineo de la sekcio Arkitekturo tekstas interalie (substrekoj aldonitaj):

  • La konstruaĵo videbligu kaj tuŝeble reflektu la judisman terminon keduŝa (קדושה), ...
  • La ... tegmento de la sinagoga kunvenejo ekzemple simboligu ŝofaron, tradician ritan blovinstrumenton ...

Ĉu tio vere priskribas la novan sinagogon de Majenco? Ĝi ŝajnas esti tirita el ia principaro de sinagoga arkitekturo.
--Thnidu (diskuto) 20:49, 17 Maj. 2013 (UTC)

Jes, ĝi priskribas konkrete la modernan majencan sinagogon (vidu ankaŭ la germanlingvan artikolon samteman). Mi pensas ke en la teksto aparte substrekiĝas la simboleco ĉar kontraste al 19-jarcentaj aŭ pli fruaj sinagogoj, en kiu klare vidiĝis la antikvaj simboloj de judismo, en la plejmodernisma arkitekturo de la nova majenca sinagogo al eksterulo ne tiom okulfrape povus klari la aludoj al judismaj simboloj... Aidas (diskuto) 10:10, 25 Aŭg. 2013 (UTC)