Diskuto:Nordrejn-Vestfalio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Landkreis: ĉu "subdistrikto" aŭ "distrikto"?[redakti fonton]

Nur en 5 el la 16 federaciaj landoj de Germanio (Baden-Virtembergo, Bavario, Hesio, Nordrejn-Vestfalio kaj Saksio) ekzistas "Bezirke", en la aliaj 11 ne: la sola administra unuo en la plejmulto de Germanio do inter "komunumo" respektive "urbo" kaj la "federacia lando" estas la "Landkreis" respektive "kreisfreie Stadt".

En Esperanto oni interkonsentis nomi la vorton "Landkreis" per 'subdistrikto', sendepende ĉu ekzistas distrikto "super" tiu subdistrikto, kaj sendepende de tio, ke la subdistrikto multe pli konatas ol la distrikto, ĉar ekzemple ĝi videblas sur ĉiu aŭtokoda ŝildo ... Supozeble estus saĝe interkonsenti, ke la "Landkreis" simple nomiĝu distrikto kaj la "Bezirk", en tiuj teritorioj kie ĝi ekzistas, distriktaro.

Ĉu???

ThomasPusch 18:47, 26. Jan 2007 (UTC)

Mi kompreneble ne volas dikti ion, sed diskutigi la temon, kaj proponas kunigi diskuton pri la temo sur la paĝo diskuto:Distrikto (Germanio).

PS Diskuto intertempe finita favore al distrikto kaj distriktaro.

Kaj kio pri Landschaftsverband (Nordrejn-Vestfalio)???[redakti fonton]

Alia, multe pli speciala demando, estas, kiel en Esperanto nomi la du grandajn regionojn de Nordrejn-Vestfalio ("Rheinland" kaj "Westfalen-Lippe"), kiuj germane nomiĝas "Landschaftsverband". Kaj aldone, kiel nomiĝu la "Regiona Ligo Ruhr" (germane origine "Siedlungsverband Ruhrkohlenbezirk", nun "Regionalverband Ruhr"), senkategoria geografia ligo de distriktoj centre de Nordrejn-Vestfalio.

Sur la paĝo Regiona ligo proponatas la difino "Regiona ligo estas ligo inter pluraj distriktoj, urboj kaj/aŭ komunumoj, kiu plenumas komunajn taskojn de la konstituantoj, ekz. en la urboplanado, vojplanado, la publika transporto, la medioprotekto aŭ la ruboforigo".

Laŭvorte Landschaftsverband tradukeblus per "pejzaĝa ligo". Tiu vortumo tamen en Esperanto ne estas tre klariga. La du paĝoj de la esperanta vikipedio pri Rheinland kaj Westfalen-Lippe - la "du duonoj de Nordrejn-Vestfalio" - proponas la nomon "provinca komunumligo" (re-traduko al la germana lingvo estus: "Provinz-Gemeindeverband" aŭ "Provinzioneller Gemeindeverband"??? Kio estus tio??). Bedaŭrinde ne eblas kompari la lingvouzon en alilingvaj vikipedioj, ĉar artikoloj pri Landschaftsverband krom en Esperanto ĝis nun nur troveblas en la originala germana lingvo: almenaŭ en la anglalingva vikipedio sur la paĝo "States of Germany" tekste aperas la tradukopropono "area association". Esperanta vortumo povus esti "regiona ligo", "area ligo" aŭ "teritoria ligo" - teorie ankaŭ "provinca ligo" (dum la 19-a jarcento Rejnlando estis provinco de la reĝlando Prusio, kvankam de tiam pasis preskaŭ 200 jaroj kaj politike multo ŝanĝiĝis). Ĉar klariga paĝo pri Regiona ligo jam ekzistas, mi proponas uzi la vortumon "regiona ligo" por "Regionalverband Ruhr" kaj ankaŭ por la nordrejn-vestfalia koncepto "Landschaftsverband", samkiel por aliaj regionaj ligoj de urboj, komunumoj aŭ distriktoj (kaj ankaŭ iuj regionaj ligoj de sociaj organizoj, ekzemple regiona Esperanto-ligo, falu sub tiun difinon, kvankam temas pri alispeca ligo ol unuiĝo de subŝtatoj) .... ĉiukaze ne eblus havi propran esperantan fakvorton por ĉiu ajn administra unuiĝo de iuj urboj, komunumoj aŭ distriktoj de la mondo.

ThomasPusch 18:28, 3. Apr 2007 (UTC)