Diskuto:Nord-Siberia Malaltebenaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

aŭ Norda aŭ Nord- sed ne Norde! Narvalo 17:40, 3. Okt 2007 (UTC)

Konsentite ke "Nord-Siberia..." estas gramatike tute ebla, nur pro la forigita vokalo pli densigita kaj kunpremita vorto. Sed vi malpravas ke la pli silaboriĉa "Norde Siberia..." estas erara kaj nur "Norda Siberia" eblas: Du apudaj adjektivoj estas tute samrajtaj kaj devus esti dividitaj per komo: Do "norda, siberia malaltebenaĵo" estas norda malaltebenaĵo kaj siberia malaltebenaĵo. Sed en la vorto "norde siberia malaltebenaĵo" la adverbo norde ĝuste plikonkretigas la adjektivon siberia kaj tute egalas al "nord-siberia...". Laŭ mi povas esti "Nord-Siberia" (kaj "Okcident-Siberia"...), nur necesas ŝanĝi ĉiujn teksterojn, ne nur la artikolonomon. Sed via noto pri erareco ĉiukaze estas misa.

Sincere, ThomasPusch 18:56, 3. Okt 2007 (UTC)