Diskuto:Nikolao Nekrasov

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

<< Estas sciate, ke la plej granda lia originala verko estis poemego "Kazanovo" (aŭ "Casanova") - laŭ impresoj de tiuj, kiuj legis la manuskripton, tre altnivela poezie. Almenaŭ unu kopio de la manuskripto ekzistis ankoraŭ komence de la 1960-aj jaroj, sed poste malaperis senspure. >>

La poemon "Casanova" verkis ne Nekrasov, sed Miĥalski.

Vidu en "Vojaĝo en Esperanto-lando":

<< Lec. 23, komento 20. Eŭgeno _Miĥalski_ (Jevgenij Io'sifoviĉ Miĥalskij) (1897-1937). Esperantistiĝis en 1911. Rusiano kaj sovetiano. Instruisto, bibliotekisto. Kelkaj liaj poeziaj libroj: "Prologo", "Fajro kuracas", "Kantoj de l' amo kaj sopiro", "Plena poemaro". Faris interesajn lingvajn eksperimentojn. Membro de la Lingva Komitato kaj de CK SEU. Arestita kaj ekzekutita en 1937 pro akuzo pri gvidado de kontraŭrevolucia kaj trockiista agado inter esperantistoj. Postmorte rehabilitita la 8-an de majo 1958 kiel senkulpa. La manuskripton de lia amuza poemo "Casanova" /Kazano'va/ (pri la vivo de la fama aventuristo) Sergeo Rublov’ (iama membro de la Lingva Komitato) el Odeso sendis al Ivano Sergejev en Moskvo, kaj ĝi perdiĝis post la baldaŭa morto de ambaŭ. >>

Boris KOLKER