Diskuto:Nekao la 2-a

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tutkoncize: egiptoj estas la landanoj de Egiptio, kaj "Egipto" ne samtempe estas unuopa homo kaj la tuta lando (Esperanto ne estas la hispana lingvo). ThomasPusch (diskuto) 06:20, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi nun por nova teksto pri lia avo transprenas la nomon Nekao la 1-a anstataŭ Neĥo la 1-a, ĉar paĝo pri lia nepo, titolita Nekao la 2-a (aŭ Neĥo la 2-a) jam estis. Tamen necesas substreki, ke nur la lingvoj de la iberia kaj itala duoninsuloj kaj la franca lingvo en sudokcidenta Eŭropo uzas formon kun finaĵo "-ao", pli-malpli ĉiuj aliaj lingvoj uzas variaĵon similan al la formo "Neĥo" kun simpla fina vokalo "o". Tiu formo kun centra konsonanto "ĥ" (kiu ne ekzistas en ĉiu nacia lingvo kaj tial de iuj nacilingvanoj ne ŝatatas, sed en Esperanto tutcerte jes ekzistas) probable pli proksimas al la antikva originalo en la egipta lingvo. ThomasPusch (diskuto) 06:38, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kara @Kani: Vi en la unua versio de 2015 notis referencon aŭ noton post la grekaj nomigoj Νεχώς Β' aŭ Νεχώ Β', nome "Transliterumita el Herodoto kiel Nekos". Tiu noto pli estas aserto, en kiu mankas esencaj informoj, ol referenco. Supozeble temas pri transliterigo el la antikva greka lingvo, la lingvo de Herodoto, al iu latinlitere skribata lingvo, sed al kiu ?? Kaj ĉu haveblas fonto por tiu aserto? Laŭ miaj tre limigitaj konoj de la antikva kaj moderna greka, la litero "χ" ĉiam estas "ĥ" kaj "Νεχώς Β' aŭ Νεχώ Β'" estus "Neĥos B aŭ Neĥo B". Ĉu mi eraras??? [Cetere, la frazo en la antaŭa noto pri la esperanta titolo "Nekao", ke laŭ mia impreso "iuj nacilingvanoj ne ŝata"s la konsonanton "ĥ", ne estis kaŝa akuzo ke vi aŭ iuj denaskaj hispanlingvanoj estus inter el tiuj homoj, sed mi celis multajn al mi konatajn esperantistojn denaske franc- kaj duagrade itallingvaj. Ja la hispana lingvo abunde havas la sonon "ĥ", sed la franca kaj itala ne, kaj tial la tendenco en Esperanto - tute ne aparte parolante pri antikvaj egiptaj nomoj - laŭgrade ŝanĝi "arĥaikajn", ne, "arkaikajn" formojn kun litero "ĥ" al litero "k" laŭ mia impreso ĉefe venas de Francio.] Salutas ThomasPusch (diskuto) 07:13, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ne memoras pri versio de 2015: apenaŭ memoras kion mi vespermanĝis hieraŭ, he! Mi tute havas nenion kontraŭ litero ĥo, kaj mi vidas, ke certe la ĝusta literumado el la greka estus Neĥo. Eble iam mi nur laŭvorte tradukis aŭ estis alia kiu faris tion. kani (diskuto) 11:09, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]