Diskuto:Nativismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Post la enretigo de ĉi tiu artikolo mi diskutigis en dissendolisto la demandon, ĉu eblus esprimi la "nativismo"-nocion ne-neologisme, t.e. per iu kunmetaĵo. La principe ebla "naskiĝlokismo" ŝajnis al mi iom peza. "Indiĝenismo" klare ne eblas, ĉar jam vaste uzata por signi movadojn de aŭtoktonaj grupoj en landoj, kiuj estiĝis per deekstera setlado. Do mi prenis la vorton "nativismo", des pli ĉar ekzistas precedenco (la enreta filozofia terminaro de E. Pauli):

http://www.simpozio.ufsc.br/Esp/1-enc/a-mega/Termino_N/N-simbolo.html#nativa

Alia partoprenanto de la dissendolisto demandis, ĉu taŭgus "nask-lokismo".

Ĉu aliaj vikipediistoj havas sugestojn aŭ opiniojn pri tio?

Gary

Eble "denaskismo" estus pli simpla, kvankam tio nun aldirektas al Denaskaj Esperanto-parolantoj. Ĝi povus esti almenaŭ apudmetata al nativismo kiel alternativo en la artikolo. Jan sewi (diskuto) 15:25, 23 sep. 2016 (UTC)[Respondi]