Diskuto:Napo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu do la latina specia nomo estas napus aŭ napobrassica? --Haruo (diskuto) 15:20, 30 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Prava dubo! Se mi bone komprenas la anglan kaj germanan paĝojn, la genro kompreneble estas brasiko = Brassica, la specio estas kolzo = Brassica napus, kaj unu el la subspecioj estas napo = Brassica napobrassica, aŭ tutekzakte Brassica napus subsp. rapifera Metzg. (Johann Christian Metzger, 1789-1852, d:Q98282) - tiel ankaŭ asertas la komunejo, vikidatumaro d:Q158464 kaj teorie vikispecioj (sed en vikispecioj fuŝe krom la nomo estas nenio), sinonimo: Brassica napus subsp. napobrassica Mill. (Philip Miller, 1691-1771) - tiel ĉiukaze jam asertas nia informkesto. Tiam la frazo ĉi tie skribita "Kulturformoj de napo estas brasiknapo, kolzo, oleonapo" tute malĝustas! ThomasPusch (diskuto) 23:50, 1 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉar ni ĉiukaze ne havas artikolon pri la botanikisto Metzg. (Johann Christian Metzger, (1789-1852), provizore povas resti la simpla Brassica napus subsp. napobrassica aŭ pli simpligite Brassica napobrassica kun aŭtoritato Mill. (Philip Miller, sed la napo en la taksonomio devas iri de specio al subspecio, kaj kolzo devas preni la lokon specio. Tio bonas, ĉar tiam la taksonomia kesto ankaŭ uzeblas por la paĝo kolzo, kie ĝis nun tute mankas (!) taksonomia informkesto. Se el la malĝusta frazo oni forstrekas kolzon, restas tie "Kulturformoj de napo estas brasiknapo kaj oleonapo". Povas esti ke tio ĝustas aŭ povas esti ke estas Falsaj novaĵoj. Pri brasiknapo kaj oleonapo ni ĉiukaze ĝis nun havas nul informojn. Ne klare kio tiuj nomoj estu latine aŭ en iu ajn nacia lingvo... Mi ĉiukaze malfidas pri la resta aserta frazo "Kulturformoj...". Kaj sekve: granda parto de la sistematiko en la esperanta paĝo brasiko ankaŭ malĝustas (do ĝin oni ne konsideru valora informfonto, ĝis ĝi estos ĝustigata). Provizore, mi ne opinias saĝe simple per ruĝaj ligiloj brasiknapo kaj oleonapo inviti ĉiujn komencantojn de Esperanto kaj de biologio fari iun komencan ĝermeton tie. Mi ŝatus unue vidi iun vikidatuman kodon pri ambaŭ "kulturformoj", por ke ni sciu kaj difinu pri kio entute temu tiuj du esperantaj vortoj. ThomasPusch (diskuto) 00:08, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Kion mi trovis rilate oleon, krom ke kompreneble oni el kolzo entute faras oleon, estas la subspecio Brassica rapa subsp. oleifera (d:Q3337246), kiun la teksto kanolo cetere nomas "kampara mustardo/napa kolzo (Brassica rapa subsp. oleifera, sin. B. campestris L.)". En foto ĝi je supraĵa rigardo aspektas tre simile al kolzo, same helflave, sed tamen la latina nomo jam malkaŝas ke ĝi estas subspecio de rapo (!) kaj nur per la familio de brasikoj parencas al la kolzo kaj napo. La germana teksto de:Ölrübsen tre penas al laikoj klarigi kiel oni aspekti povas diferencigi "oleorapon" de kolzo - evidente ankaŭ aliaj laikoj havas problemojn tuj vidi la diferencojn. Se "oleonapo" entute ne estus tio, sed vere estas "oleorapo", ni jam solvis la unuan enigmon. Sed kompreneble ankaŭ povas esti, ke ie ankoraŭ estas bonaj difinoj pri brasiknapo kaj oleonapo... ThomasPusch (diskuto) 00:08, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Intertempe rigardo al PIV montras ke kio venas la vorto oleonapo: Plena Ilustrita Vortaro en sia eldono de 1970 (paĝo 530) diras ke kolzo estu la "dujara formo de Brassica napus L. var. sativa biennis", kaj en la eldono de 2020 simple skribas "kolzo = oleonapo", sed tiom simple, ŝajne, ne estas. Povas esti ke PIV daŭre apogiĝas je la botanika sistematiko valida en la 1960-aj jaroj, kiun oni devis uzi por projekto de granda vortaro de pli ol 1300 paĝoj, kiun necesis komposti, enpaĝigi, presi, bindi kaj liveri al librejoj kaj libroservoj, tiel ke en 1970 ĝi povis vendiĝi. Resume ankoraŭ ne klaras kiel eblas kunordigi la difinojn de PIV kaj vikispecioj, vikidatumaro kaj la komunejo sed restas la konstato kie ili ankoraŭ ne kongruas. ThomasPusch (diskuto) 09:54, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi en vikispecioj, vikidatumaro kaj la komunejo cetere tute ne povas trovi ian planto priskribon kiu korespondus al "dujara formo de Brassica napus L. var. sativa biennis", nur vidas ke tie multaj subspecioj kaj variaĵoj kaj sinonimoj subsumiĝas en la ujo Brassica napus=kolzo. Mi nur trovas iun plian subspecion de kolzo, commons:Category:Brassica napus subsp. napus var. pabularia, kun tekstoj ĝis nun nur en la franca kaj germana, kaj angla nomo interalie "hanovra brasiko"... Eble pro tiu nefacila trovo de "dujara formo de Brassica napus L. var. sativa biennis" ekster PIV 1970 oni redakte elprenis ĝin el PIV 2020, sed tio daŭre ne pliproksimigas al solvo. Ĉiukaze mi nun hastas al rendevuo kaj ne plu serĉos. ThomasPusch (diskuto) 10:05, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]