Diskuto:Nacia Parko Kruger

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tre bone ke ekestis artikolo pri la temo! Nur kategorio mankas. Laŭ mi indas krei kategorion "Naciaj parkoj de Sud-Afriko", kaj mi tion nun faras, kvankam momente enestas nur unu ero... Sed pliaj povos sekvi.

ThomasPusch 08:25, 26 Sep. 2011 (UTC)

PS: Mi nur pensas ke iuj detaloj ankoraŭ pliklarigeblas (kaj pliklarigindas). Ekzemple al mi iom neklaras la lastaj du vortoj de la frazo "La parko estas parto de la Biosfero Krüger al Canyons", kaj estus interese ankaŭ ricevi pli detalan klarigon, kio ekzemple estas "virusvidbendo" (poste ŝanĝita al "filmeto", dankon!)...

Plia temo: En la germana lingvo la nomdoninto Paulus Kruger kaj sekve ankaŭ la nacia parko ofte skribiĝas per literumo "Krüger", kun kialo ke la familio (pra-devene germana) origine nomiĝis tiel. Tio iusence ĝustas, sed longa diskuto en la germanlingva vikipedio klarigis ke la lasta familiano de la nomo "Krüger" vivis en 1713, dum Paulus Kruger nur naskiĝis en 1825. Do li ĉiam nomiĝis "Kruger", kaj antaŭ li ankaŭ pluraj generacioj de aliaj familianoj nomiĝis tiel. Tial en la teksto sencas konsekvence uzi la afrikansan nomformon Kruger, kaj rezigni pri la pratempa familia umlaŭto. ThomasPusch (diskuto) 14:33, 21 jan. 2018 (UTC)[Respondi]