Diskuto:Municipo (Slovenio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi vidas tri bazajn problemojn pri tiu ĉi artikolo:

  1. Temas pri nacia varianto de la komunumo, do oni ŝanĝu intervikiojn de la ĝenerala municipo al tiu nacia Komunumo (Slovakio). Jam mi faris tion.
  2. Vortuzo estas konfuza. Evidente temas pri komunumoj, ne pri civitanoj.
  3. Mi ne komprenas la frazon: "Slovenio estas administre dividita en 212 komunumojn, el kiuj 11 havas la statuson de komunumoj.". Evidente temas pri malsamnivelaj administraj unuoj. Sed kiaj?--RG72 (diskuto) 10:20, 9 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Post konsulti slovenan vikipedion ŝajnas ke mi sukcesis korekti ĉion.--RG72 (diskuto) 10:35, 9 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi aldonas, ke tiu sistemo estis en plena Jugoslavio kaj post la disfalo la sistemo restis en la membroŝtatoj, ne nur en Slovenio. La obĉinoj supozeble ankaŭ nun vivas. Estus bone, se la artikolo mencius tion.--Crosstor (diskuto) 11:59, 9 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
En la nuna stato jam ne necesas, ĉar tiu ĉi artikolo estas dediĉita en al obŝina ĝenerale, sed nur al ĝia formo en Slovenio kaj ligita al respektivaj artikoloj en aliaj vikipedioj. Similaj artikoloj pri municipoj en Jugoslavio ktp bonvenas.--RG72 (diskuto) 12:04, 9 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, karaj kolegoj. La artikolo Municipo (Slovenio) estis kreita per tradukado de artikolo en la eslovena wikipedia. Ĝi estas artikolo nomata Občina. Ĝi havas nenion por vidi kun la antaŭa Jugoslavio. Bonvolu rigardi ĝin. Vere sincere. Dankon --JaKoRa (diskuto) 19:50, 9 sep. 2018 (UTC)[Respondi]