Diskuto:Modiino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cetere mi vere senesperiĝas pri la komplika rilato inter la hebrea lingvo kaj Vikipedio... Se oni elektas malfavoran grandiĝon de la paĝoaspekto, kiu dividas la nomon מודיעין-מכבים-רעות fine de linio, Vikipedio obstine dividas la nomon malĝuste al -מודיעין komence kaj מכבים-רעות fine en la sekva tekstolinio, kun stranga dividostreko maldekstre de la komenca vorto מודיעין (Modi'in), estante tute konfuzita pri la ŝanĝo de tekstodirekto, kiu kompreneble en Esperanto estas de maldekstre dekstren kaj en la hebrea inverse. Mi persone perceptas ke pri la araba, kiu same havas tekstodirekton de dekstre maldekstren, tio pli bone funkcias. Ankaŭ la enpako de la urbonomo en ŝablonon {{lang|he|...}} tute ne helpas. Mi havas neniun ideon kiel eblus eviti tiun mison (krom elekti favoran grandiĝon de la paĝoaspekto, aŭ ŝovo de la longa hebrea nomo pli al la komenco de la alineo, pli maldekstren en la unua frazo, kion mi aplikis nun, sed tio nur kaŝas la mison, ne malaperigas ĝin)... ThomasPusch (diskuto) 10:52, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi provis sed mi ne povas vidi la diskutatan problemon de aspekto.
Mi provis ŝanĝi la grandiĝon de la retumilo sed la plena hebrea nomo " מודיעין-מכבים-רעות " restis ĉiam kune sur unu linio kaj neniam splitiĝis. Oni povas malgrandigi ĝis certa malgrando kaj ne malpli.
En la poŝtelefono oni ne povas ŝanĝi la grandiĝon de la paĝo, nur enfokusigi la tekston.
Kiam mi presas la klavon "Enter" ĵus poste de la streko kiu sekvas la nomon מודיעין estas montrita la jenan splitiĝon
מודיעין-
מכבים-רעות
kaj se oni deziras ke ĝi splitiĝos en la jenan formon
-מודיעין
מכבים-רעות
do kiam mi malsplitiĝas tion (klavo Del, ĉe la antaŭo de מודיעין) mi ricevas
-מודיעיןמכבים-רעות.
Tiele la Askio funkcias por la hebrea (kaj verŝajne por ĉiuj lingvoj kiuj uzas ŝemidaj alfabetoj)... Sj1mor (diskuto) 12:13, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Bonŝance vi... Mi ne scias: ĉu povas esti diversaj versioj de retkroziloj? Mi uzas la kutiman fajrovulpon (111.0.1, 64-bitoka) kaj agordis ĝin tiel ke ĝi funkcias esperante, litove kaj germane. Eble helpus se mi aldonus la hebrean al la laborlingvoj, kvankam plena interfaco en la hebrea ne tiom praktikus al mi, sed oni ja ne ĉiam devas ŝalti unu specifan lingvon. Se «la plena hebrea nomo "מודיעין-מכבים-רעות" restus ĉiam kune sur unu linio kaj neniam splitiĝus», tio estus perfekta, sed tiel ĉe mi ne estis. Ĉu mi povas demandi al vi, kiun retkrozilon vi uzas? ThomasPusch (diskuto) 20:46, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Certe. Mi uzas la guglan Chrome, versio 111.0.5563.111.
PS eble uzado de la ŝablono lang aŭ lang-he povus helpi. Sj1mor (diskuto) 20:52, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Uzado de la ŝablono lang aŭ lang-he ne helpos - mi supre jam notis uzon de lang, kaj lang-he ne estas diferenco. Cetere ankaŭ aldoni la hebrean al la laborlingvoj de Fajrovulpo (111.0.1, 64-bitoka) ne helpas. Sed, fakte mi stultis ne tuj alternative provi la guglan Chrome, kiun mi ne kutimas uzi, sed ĝi tamen estas ĉe mia komputilo, ankaŭ malgraŭ mia ne-ofta uzo ĝi fidele aktualigas sin al la plej nova versio, kaj... fakte en Chrome funkcias ĉe mi sambone kiel ĉe vi. Do estas "komplika rilato inter la hebrea lingvo kaj Vikipedio kaj Fajrovulpo". Minuson al Fajrovulpo! Solvo trovita. Mi de nun ĉe israelaj temoj evitos Fajrovulpon kaj vidos kiel mi kontentos per Chrome. ThomasPusch (diskuto) 22:29, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]