Diskuto:Moŭgli

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne estas klara, kiun esperantlingvan nomon havu la infana heroo de la romano La libroj de ĝangaloj verkita de Rudyard Kipling. Ĉar la libro origine estas angla, iom kutimiĝis kopio de la angla momo Mowgli, do Moŭgli - tio je la prezo, ke en Esperanto ne ekzistas la literkombino "oŭ", sed bone, la nomo Moŭgli ne estas esperantlingva, estas ekzotika, iel fremdlingva, nur adaptita laŭ sono al la esperantaj literoj. Sed eblus ankaŭ nomigo Mogli, kiel nomas lin la portugala kaj germana lingvoj, aŭ Maŭgli, simile al kiel faras la cirile skribataj slavaj lingvoj. Ĉar ne estas tute klara la esperantlingva baptonomo de la knabo, nun ankaŭ tiu ĉi teksto kaj tiu pri la romano iom ĥaose ŝanĝas inter diversaj literumoj. Sed estus elegante, inter la tri variaĵoj Moŭgli, Mogli kaj Maŭgli fine elekti unu el la lastaj du, kiuj ne kolizias kun la esperanta gramatiko... ThomasPusch (diskuto) 20:25, 24 feb. 2023 (UTC)[Respondi]