Diskuto:Michel Foucault

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bv rigardi la angla- kaj german-lingvajn artikolojn : ili estas multe pli ampleksa. Tradukenda ! Arno Lagrange 08:28, 12. Nov 2003 (UTC)

Traduku, se vi ŝatas. Sed la germanlingva artikolo ne vere indas. La anglalingva certe valoras, sed mi ne scias, ĉu ĉiuj asertoj estas defendeblaj. Dirk
Dirk, mi fakte entute ne legis nek unu nek alian el la menciitaj artikoloj, nur konstatis pri ilia amplekso. Mi ne dubas ke ili povas esti kritikeblaj kaj kontrolendaj, sed povus esti tamen utile iom elĉerpi el tiuj. Cetere bv iom prezenti vin en via persona vikipediista paĝo tiel ke ni iom interkonatiĝu. Antaŭdankas Arno Lagrange 10:02, 12. Nov 2003 (UTC)
Cetere: miaopinie la nacilingvaj titoloj de la verkoj malhelpas. Probable multaj simple ĉesas la legadon ĉe la unuaj nekomprenataj vortoj. Tiel perdiĝas la komuniko pri la temoj de aŭtoro. Ofte malpli da informoj helpas al pli bona kompreno de afero. Dirk


Pri nacilingvaj titoloj de verkoj, ŝajnas pli trafe doni la veran titolon sub kiu la verko troveblas kaj provizi esperantan tradukon, anstataŭ nur esperantigitan titolon, precipe kiam esperanto-versio ne ekzistas. La senco listigi verkojn estas helpi al leganto trovi la menciitajn verkojn : se vi nur mencias esperantigitan titolon entute ne troveblan, al kio utilas ? Bonvolu legi tiuteme la gvidilon pri biografioj (3. Pri verkistoj). Arno Lagrange 09:10, 13. Nov 2003 (UTC)
Nu bone. Mi konvinkiĝis, ke Encyclopaedia Britannica kaj Brockhaus pli konvenas al miaj preferoj. Ĝis! Dirk
Ĉu ekzistas esperantlingvaj versioj de Encyclopaedia Britannica kaj Brockhaus ? Ĉu vi ŝokiĝas de la rekomendoj en Gvidilo por biografioj ? Vi rajtas pridiskuti ilin. Vikipedio estas komuna projekto kaj ni komune difinas la regulojn. Tamen jam multaj biografiaj artikoloj ekzistas kaj estus bone ke la projekto estu iom homogena. Arno Lagrange 13:32, 13. Nov 2003 (UTC)

Esperantigita nomo[redakti fonton]

Kiel oni esperantigis la nomon Foucault? Ĉar al multaj aliaj gravaj filozofoj la nomo estis jam esperantigita. Sj1mor (diskuto) 08:22, 6 nov. 2022 (UTC)[Respondi]