Diskuto:Meteoroido

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi opinias la aldonitan tekston malenciklopedia, krom plena je ĉiaj eraroj (ne nur lingvaj, ankaŭ enhavaj). Sed, ne estante fakulo pri astronomio, mi ne reverkos tiun parton (nek tradukos el alilingva versio). Diletantoj plu fuŝkonstruu la esperantan vikipedion! - jc

Mi forigis la jenan tekston: "Tio ofte okazas kaj malfermas ampleksan eblon al la sciencistoj studi la enhavon de tiuj ŝtonoj devenaj el aliaj planedoj aŭ satelitoj kaj foje de aliaj galaksioj. Krome ĝi havigas al la artistoj la oportunon imagi historiojn, rakontojn de sciencofikcio aŭ eĉ filmoj, kiuj supozigas, ke Meteoroido estas falonta en la Teron kaj kompreneble eksplodonta, kiel ekzemple ĉe la filmo Armageddon."

Unue, la temo transiris al meteorŝtonoj; due, tio ne okazas ofte; trie, mi dubas ke tiuj ŝtonoj venas el aliaj planedoj, desege malpli el aliaj galaksioj; kvare, tio pri artistoj kaj filmoj iru al aparta sekcio sub la koncernan artikolon, ne tie ĉi. - jc