Saltu al enhavo

Diskuto:Menŝevismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ankaŭ ĉi tie:

Vortoj "bolŝeviko" (kaj "menŝeviko") tute ne ekzistas[redakti fonton]

Laŭ PIV, vorto "bolŝeviko" ne ekzistas, nur estas informo ke "bolŝevist/o" estas "adepto de bolŝevismo". Pri la "malplimult-uloj" PIV tute ne skribas, tiom forte la bolŝevistoj flankenigis ilin! Sed analogie al la vortara klarigo ke "bolŝevisto estas adepto de bolŝevismo", konsekvence ankaŭ devas esti esperantaj formoj ke "menŝevisto estas adepto de menŝevismo", ne-grave kiujn formojn uzas iu ajn gepatraj lingvoj. Vidu la diskuton ĉe la artikolo "bloŝevisto". ThomasPusch (diskuto) 21:37, 9 jun. 2022 (UTC) ThomasPusch (diskuto) 21:46, 9 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Kaj krome[redakti fonton]

La kvar artikoloj "bolŝevisto", "bolŝevismo", "menŝevisto" kaj "menŝevismo" ĝis nun ĉiuj baze uzis la samajn frazojn. Iu pigrulo simple enkopiis samajn frazojn al ĉiuj kvar artikoloj, kaj ĝojis ke tempoŝpare el unu ĉapitro tuj fariĝas kvar plenaj artikoloj. Kaj ĉiuj kvar tekstoj havas ruĝan ligilon pri la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio (SDLPR) - aŭ en kelkaj de la kvar tekstoj pli ruĝe: Socialdemokrata Laborpartio de Rusio (SDLPR). Pri kreo de artikolo pri la partio evidente ne sufiĉis la fortoj. Tamen, se oni legas unu tekston, oni venas ankaŭ al alia teksto de la artikola kvaropo, kaj kompreneble rimarkas ke ĉie estas la samaj frazoj. Tio iom mizeras. ThomasPusch (diskuto) 21:58, 9 jun. 2022 (UTC)[Respondi]