Diskuto:Melongeno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi pensas ke Melongeno ne estas d:Q7540 ĉar Q7540 estas ero pri specio ne pri frukto. Ĉu estas ero pri frukto? Ĉu estas artikolo pri frukto en aliaj vikipedioj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:30, 22 Mar. 2014 (UTC)

Saluton, Marek. Laŭ kiuj fontoj Solanum melongena kaj Solanum esculentum estas traktataj kiel du apartaj specioj? Mi ĵus legis en la germana artikolo pri tri ĉefa variaĵoj de la specio, nome:
  • var. esculentum - kun rondaj ovoformaj fruktoj,
  • var. serpentinum - kun longaj sveltaj fruktoj,
  • var. depressum - kun tre malgrandaj fruktoj.
Do, anstataŭ pri Solanum esculentum tie temas pri la variaĵo Solanum melongena var. esculentum. Do, ne estas distingo tie de du specioj, sed de tri variaĵoj de la sama specio. Ĉar en la germana vikipedio la artikoloj pri plantoj estas kutime sufiĉe bonaj, mi proponas, ke ni ne tuŝu la intervikion kaj iom post iom ŝanĝu nian artikolon laŭ la germana artikolo. Krome la germana artikolo enhavas sufiĉe da referencoj. Ankaŭ la angla artikolo mencias la samajn tri variaĵojn. --Tlustulimu (diskuto) 12:43, 22 Mar. 2014 (UTC)
Mi pensas ke ni bezonas diversajn artikolojn pri specio kaj pri frukto. Vidu pomo kaj pomarbo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:48, 22 Mar. 2014 (UTC)
Tio ne facile eblas, ĉar laŭ Nova PIV, paĝo 725, melongeno unuavice estas nomo de planta specio. Nur la dua klarigo tie temas pri la frukto. Do, fakte ne ekzistas du apartaj terminoj por tio. Tial mi proponas, ke ni ne disigu laŭ la skemo de pomo kaj pomarbo. Krome mi ankoraŭ ne vidis tian apartigon en iu alia vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 15:09, 22 Mar. 2014 (UTC)
Ĉu bone estos skribi ke "melongeno estas specio el Solanacoj" kaj el ĝisnuna artikolo fari sekcio "frukto de melongeno"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:41, 22 Mar. 2014 (UTC)
Jes, certe. Sed estus bone, poste aldoni la ŝablonon {{taksonomio}} tuj je la komenco. Ĉu mi faru tion? Mi jam okupiĝis pri la du sorabaj artikoloj, tiel ke mi povus eĉ aldoni iomete pli da informoj pri la specio. --Tlustulimu (diskuto) 21:02, 22 Mar. 2014 (UTC)
Jes. Bonege. Koran dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:15, 22 Mar. 2014 (UTC)

✔ Farite Mi jam faris kelkajn el la proponitaj ŝanĝoj, sed ankoraŭ ne aldonis ion laŭ la germana artikolo, ĉar jam estas malfrue kaj tre multe da informoj tie. Mi faris la jenon:

  • aldono de informkesto
  • rearanĝo de la enkonduko
  • ĉapitro kun priskribo de la specio, kiu ankoraŭ estas tre mallonga.
  • disvastiĝo de la specio

Eble mi ja morgaŭ povos iomete aldoni pliajn informojn. --Tlustulimu (diskuto) 21:43, 22 Mar. 2014 (UTC)