Diskuto:Listo de seksneŭtralaj neologismoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gi- kaj io alia[redakti fonton]

Saluton. Kial oni ne kreas prefikson por la afero? Ja tutcerte eblas miksi la kutiman ambaŭseksan "ge-" kun la senseksa pronomo "ĝi" al "gi-" (prefikso) resp. "gi" (eble pronomo). Krome tiu prefikso eĉ jam havus etimon en la Kitaka lingvo. Kaj krome laŭ la ligita listo por "gesinjoro" eblus "poano" (laŭ kit. poani "sinjorino" kaj poanu "sinjoro"), por "gevidvo" eblus "sjetno" (laŭ Kit. sjetni "vidvino" kaj sjetnu "vidvo"). Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 12:58, 19 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Jes, eblus krei tian prefikson. Tio estas unu el la ebloj diskutataj en [1] (sekcio 4.1.4). Tamen, ĉi tie verŝajne ne estas bona loko por diskuti tiajn proponojn. Lingvano (diskuto) 16:37, 22 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

La nuna organizo de la listoj eble ne estas definitiva. Ekzemple, kial fianĉo estas "familia", sed ne vidvo?

Mia ŝatas jenan manieron memori la 16 bazajn vortojn:

  • 8 genetikaj parencoj laŭ la generacioj: avo; patro, onklo; frato, kuzo; filo, nevo; nepo;
  • 4 geedzirilataj vortoj laŭ tempa ordo: fraŭlo, fianĉo, edzo, vidvo;
  • 4 gradoj da estimo: bubo, knabo, viro, sinjoro.

Lingvano (diskuto) 11:02, 26 okt. 2023 (UTC)[Respondi]