Diskuto:Lingvafrankao

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu PIV havas lingvafrankao por almenaŭ unu el la sencoj?

En la paĝo pri Lingvoj aperas "Lingva-frankao". Ĉiel lingua franca ne estas esperanta esprimo kaj devas aperi kursive kun traduko. Arno Lagrange 10:33, 19. Nov 2003 (UTC)

Sugestoj :
Lingva-frankao (Lingua franca [lingŭa franka]) estas lingvo parolita ....


La anglalingva artikolo estas disigita en du partoj por ĉiu el la du signifoj. la artikolo povus esti verkita laŭ tia skemo. Arno Lagrange 14:58, 19. Nov 2003 (UTC)


Ĉu vere en Esperanto oni uzas la duan signifon kiel esperanta vorto, ne kiel fremda formo? Laŭ mi, ni uzu la artikolon por la mediteranea lingvo kaj nur menciu, ke en pluraj lingvoj la vorto akiris tiun vastan sencon. -- :) 00:08, 25. Nov 2003 (UTC)

Laŭ la fundamenta principo de la vortfarado en esperanto, se vorto estas dusenca en disvastigitaj lingvoj, ĝi ankaŭ estu tia en esperanto. Tiukaze la du sencoj proksimas. En la franca la vorto espéranto ofte estas uzata por paroli pri ia lingvafrankao kaj ne pri la IL iniciatita de Z. Eble oni distingu per majusklo: Lingvafrankao estas la lingvo parolita en la meditaraneo kaj oni nomas "lingvafrankao" iu ajn lingvon kiu utilas kiel interlingvo en iu difinita loko kaj tempo (la svahila estas la lingvafrankao de la nuna orienta Afriko). Notu ke PIV ne mencias la vorton kaj ne povas helpi. Arno Lagrange 06:06, 25. Nov 2003 (UTC)
Ĉu la vasta senco ne superfluas apud "interlingvo" aŭ "komerca lingvo"?

Latina lingvo[redakti fonton]

Ĉu la latina lingvo estis uzata kiel interlingvo en la roma erao? --MEuliĉo (diskuto) 16:34, 16 Sep. 2013 (UTC)

Intertempe...[redakti fonton]

Post la supraj komentoj pasis 13 jaroj, kaj de longe kaj la angla kaj la esperantlingva artikoloj estas disigita jal tekstoj mediteranea lingvafrankao (pri la historia interlingvo, kiu donis sian nomon al la posta fenomeno), kaj lingvafrankao pri ebla nomumo de ĉia postmezepoka "interlingvo", "pontolingvo" aŭ "kontaktolingvo". Do la problemo pri du signifoj en unu artikolo, al kiu aludis la supraj notoj de 2003, delonge estas solvita. Al mi daŭre iom mankas bonaj eksteraj referenoj pri ekstervikipedia uzo de la esperantlingva termino "lingvafrankao". Sed kvankam mi daŭre ne trovis ĝin en intertempe aperinta nova e-lingva vortaro, mi tamen vidas ĝin en gazetaj artikoloj, kiel ekzemple

Gravas mencii, ke iu alternativa vortumo, ekzemple iu, kiu fidele tradukus la latinan substantivon lingua al esperantlingva "lingvo" kaj sekve de tio proponus iun fantaziaĵon kiel ekzemple "lingvo frankaa", tute ne estas uzata: La e-lingva vortumo "lingvafrankao" en tiu formo estas la sola cirkulanta traduko de la latina termino. Tial do eblas noti ke la vorto eniras la esperantan lingvouzon, kaj konsidereblas "ne nur vikipedia inventaĵo". ThomasPusch (diskuto) 16:33, 17 Mar. 2016 (UTC)

En bonstilaj tekstoj oni ne uzu la "prepozicion" 'ek'[redakti fonton]

Karaj kolegoj, Iu anonime korektis la prepozicion 'de' al "prepozicio" 'ek' en la esprimo "de [jarcento] ĝis [jarcento". Tiu ĉi formo (uzata prepozicie) estas agaca kaj stumbliga, kaj bonaj aŭtoroj evitas uzi ĝin. Mi ĵus malaprobis tiun ĉi ŝanĝon. Mi ne povas kontakti la anoniman iniciatinton de tiu evitindaĵo, sed se tiu deziras pli detalajn klarigojn, bonvolu senhezite kontakti min aŭ almenaŭ respondi al tiu ĉi noto. Amike, -Filozofo (diskuto) 18:46, 12 maj. 2020 (UTC)[Respondi]