Diskuto:Laknaŭo
Kiel tiu urbo nomiĝu en esperanto? "Laknaŭ" spegulas la anglan elparolon; sed la nomo skribita per nagariaj leteroj estas "Lakna-uu", ne "Laknaŭ", ĉar la signo de "na" ne havas la aldonon por anstataŭi "a" per "aŭ"; anstataŭe ĝin sekvas la pura longa vokalo "uu".
-- Gunnar, 16:22, 23 dec. 2004 Gunnar Gällmo
Do oni anstataŭigu ŭ per u. -- Eliott, 17:18, 23 dec. 2004 194.199.79.247
Plej simple estas uzi Esperantan nomon. PIV (2002) havas la kapvorton Laknaŭo. -- Lingvano
Ĉiaokaze "Lakno" estas la plej malbona solvo! -- Eliott, 16:36, 24 dec. 2004 194.199.79.247
Eble estu "Laknao". Ĉu ekzistas esperantistoj en tiu urbo? -- Lingvano
Jes estas! mi trovis en la TTT-ejo de Barata Federacio:
- Laknaŭo (angle: Lucknow): S-ro Jag Narain SHARMA (jnsharma@avadh.net; jnsharma@zyberwayavadh.com), bankisto kaj holistika medicino. 38 KA Beldari Lane, Lalbagh, Lucknow 226 001. Tel: +91-522-215744; 202245. Portebla telefono 9839010712
-- Anonima redakto 19:34, 25 Dec. 2004 (UTC)
Alinomigo[redakti fonton]
Bone, se laŭ PIV (2002) kaj laŭ FEB estas Laknaŭo, la artikolo finfine havu tiun titolon. Mi alinomigas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 14:16, 11 Apr. 2014 (UTC)
Alidirektigo[redakti fonton]
En julio 2023 estis kroma diskuto, ĉu entute permeseblu alidirektilo de la vorto "Lakno" ĉi tien. Rezulto estis, ke la alidirektilo tamen sencas, sed ne uziĝu en ekzistantaj paĝoj, kaj mi aldone metis al la alinomiga paĝo kaj ĉi tien la noton:
Ĝusta vortumo por la barata urbo estas Laknaŭo. La alidirektilo "Lakno" nur servu kiel tolerata helpilo al la ĝusta paĝo, sed ne indikas ke la formo Lakno estus iel oficiala alternativa formo!