Diskuto:Kuroŝivo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝanĝita de titolo "kuroŝia fluo" al titolo "kuroŝivo" laŭ diferencita diskuto en la forumo Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 15:24, 23 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Postnoto: Tamen la decido bazita nur sur unusola esperantlingva terminaro estas aŭdaca, en internacia komparo. Multegaj okcidentaj lingvoj transprenis la anglan nomon "Kuroshio" ["kuroŝio"], pli-malpli ĉiuj cirilaj lingvoj gvide de la rusa kaj ukraina uzas nomon Куросио ["kuroŝio"], la ĉeha, slovena, kroata, latva kaj litova uzas nomon "Kurošio" ["kuroŝio"], ĉiuj sen sono -v-, kaj nur en la portugala vorto Kuro Shivo kaj ties pola kopio Kuro Siwo videblas iu sono -v-, kaj ankaŭ la origina japana nomo 黒潮 kun la signifo "nigra tajdo" prononcatas ["kuroŝio"] sen sono -v-. Do povas esti ke la portugaloj simple iom "portugaligis" la japanan vorton "kuroŝio" kiam ili unuafoje aŭdis ĝin, kaj tiu latinliteriga eraro nun plutransportiĝas al la pola kaj al Esperanto. Sed ja kutimaj Esperantaj vortaroj ne mencias tiom specifan marfluon, kaj la "Meteologia Terminaro" (Maurice Lewin, UEA, 1961) estas la sola fidinda referenco en Esperanto. Do ni sekvu ties vortelekton, kvankam ĝi ŝajnas kaprica el internacia vidpunkto - kaj sendube Maurice Lewin en 1961 ankoraŭ ne havis la eblecojn kompari la nomon de la marfluo en tiom da lingvoj, ĉar antaŭ la epoko de la interkomputila reto tiaj informoj estis tre pli malfacile akireblaj... ThomasPusch (diskuto) 11:49, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]