Diskuto:Krzysztof Śliwiński
Komence de la teksto bonvenus same plenaj frazoj (kun subjekto, verboj kaj objektoj) kiel en la postaj alineoj. Forte telegramstila koncizigo eble gravas en papera enciklopedio, kie ĉiu centimetro de presaĵo kostas, kaj eble ankaŭ estas kutimo en la pola vikipedio, sed ne en la esperantlingva branĉo, kie supera celo estas facila legebleco kaj laŭeble flua legado. Ne hezitu malŝpari iom pli da vortoj, ne nenecese babilu, sed investu sufiĉajn vortojn por atingi verajn frazojn! ThomasPusch (diskuto) 18:04, 29 jan. 2023 (UTC)