Diskuto:Kredita unio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto de julio 2010 estis senespera aŭtomata tradukaĵo de tre malprofesia kaj ege malkomprenebla teksteto el nekonata lingvo kaj fonto. Nun, kiam en novembro 2023 proponiĝis forĵeti tiun povran tekston de 2010, ĵus ekestas nova teksto. Ni vidu kiel progresos la laboroj. Provizore mi nur kontribuas ŝanĝon de neekzista erara nomo Banka de Amerikano (mi tute ne scias en kiu lingvo tiu nomo estas) per ekzista ligilo Bank of America, kaj ŝanĝis unu vorton en la duonfrazo "estis inventita en Germanujo en 1852" al "estis inventita en Prusio en 1852", kun noto: La artikolo uzas la stilon de landonomoj kun finaĵo -io (nun 5-foje), kaj sama stilo uziĝu en la tuta teksto. Kvankam la nomigo Germanio/Germanujo entute estas misgvida, ĉar en 1852 ekzistis neniu Germanio/Germanujo. Ĝusta estus la landonomo "Prusio". ThomasPusch (diskuto) 12:57, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]