Saltu al enhavo

Diskuto:Komitato de UEA 2013-2016

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi plenigis la liston de UEA-komitatanoj 2013-2016 laŭ la aktuala samtema listo en la retejo de UEA, kaj verkis ĝermajn artikolojn pri ĉiuj komitatanoj, kiuj ankoraŭ estis sen vikipedia artikol(et)o, kun unu escepto: En Nepalo estas du komitatanoj, unu komitatano A, la alia observanto, kaj mi ne sukcesas diveni, kial estas ambaŭ - laŭ mia sondo aspektus kvazaŭ ambaŭ agus nome de Nepala Esperanto-Asocio, sed tiam estu aŭ komitatano A aŭ observanto (depende ĉu la Landa Asocio havas pli aŭ malpli ol 100 membroj). Tial mi ankoraŭ ne verkis artikoleton pri Mukunda Raj Pathik Wagle. Ĉu iu povus klarigi la situacion? --ThomasPusch (diskuto) 09:55, 21 Aŭg. 2013 (UTC)

Laŭ la stato de hodiaŭ en la retejo de UEA pri la aktuala komitato sub titolo "Nepalo" ne plu listiĝas Mukunda Raj Pathik Wagle, sed nur Bharat Kumar Ghimire. Mi supozas ke en aŭgusto ankoraŭ ne plene forviŝiĝis la membreco de Mukunda Raj Pathik Wagle en la antaŭa komitato 2010-2013 kaj deklaras mian antaŭan demandon solvita. ThomasPusch (diskuto) 20:11, 10 Sep. 2013 (UTC)