Saltu al enhavo

Diskuto:Kluzo Liebenwalde

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kio estas? - Yekrats 23:31, 12. Mar 2008 (UTC)

Ĉi artikolo ne estas enciklopedia. Enciklopedia artikolo (en nia Vikipedio) nepre havu almenaŭ tri plenajn frazojn. -- Yekrats 00:07, 13. Mar 2008 (UTC)

Nu intertempe la artikolo kreskis. La grafika aranĝo estas interesa kaj plaĉa. Ĉu eblas aldoni klarigojn pri la signoj?

Rojo 14:26, 25. Mar 2008 (UTC)

Rojo, vi trovas klarigojn, se vi alklakas la kategorion "kluzo", kej tie "Kluzo modelo". Ĉu ni metu tiurilatan frazon en la artikolon mem? --Hans 14:53, 25. Mar 2008 (UTC)

Mi opinias ke ĝi ankoraŭ estas fuŝa artikolo. Ĝi ne estas klara kion la variaj simboloj kaj nombroj signfas.

  • Kion signifas la ruĝa kaj verda cirkloj?
  • Kion signifas "↕ 125 m" kaj "↔ 12,5 m"?
  • Kion signifas "7:00 - 18:00" kaj "8:00 - 22:00"
  • Kion signifas "UKW 23"?
  • Kion signifas "WSA Eberswalde"?

Mi ne estas fakulo pri kluzoj. Mi estas leganto de enciklopedio. Reformatu la artikolon por ke mi komprenu. -- Yekrats 15:26, 25. Mar 2008 (UTC)

Estas normale en enciklopedia artikolo tuj komence skribi, pri kio temas, kio estas Schleuse Liebenwalde? Ne multe helpas, ke vi nun aldonis la tradukon "Kluzo". Oni plu povas demandi, ĉu ĝi estas fakte kluzo (se jes, kia?), ĉu eble vilaĝo, kion ŝajnas indiki la dua frazo "Sude de la vilaĝo...", ĉu eble io alia. Kaj en kiu lando ĝi situas (jes, vi mencias la germanan lingvon, sed tio ne helpas)? Kial estas artikolo pri ĝi en nia Vikipedio: ĉu ĝi estas ekz. grava historia loko, ĉu turisma vidindaĵo, ĉu grava trafikejo? Io tia sufiĉus fari la artikolon ĝermo. – Aldone, estus bone diri, kion montras la bildo. Tio ŝajnas ne esti kluzo, sed rivero aŭ kanalo aŭ nur bela pejzaĝo. Kaj kial estas ligo al la germana Vikipedio, sed tiu ligo kondukas nenien? La tabelo estas plene mistera, almenaŭ ĝi havu ian klarigan tekston, por helpi kompreni ĝian ekziston. Mi povas nur supozi, ke temas pri ia "Teknikaj instrukcioj pri la kluzo por ŝipistoj kaj boatistoj", ĉu? Se jes, skribu tion. --Surfo 16:20, 25. Mar 2008 (UTC)
Saluton. Mi ĵus rearanĝis la uzitan informkeston {{Informkesto kluzo}} kaj aldonis kelkajn priskribojn. Mi esperas, ke tio estas pli malpli taŭga. Se ne, bonvolu informi min. Kore --Tlustulimu 16:26, 27. Mar 2010 (UTC)

El eksteraj retaj fontoj mi ne sukcesas konfirmi informon pri "rapideco" de "6 km/h". Mi tial aldonas la ŝablonon {{mankas fonto}}. ThomasPusch (diskuto) 13:21, 8 maj. 2016 (UTC)[Respondi]