Diskuto:Kastelo Muette

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉiuj aliaj vikipediaj branĉoj nomas la kastelon nur per sia nomo, sen aldono de la urbo inter krampoj, nur la franca vikipedio aldonas la urbon inter krampoj, kaj tio nur ĉar en departemento Aisne situas plia kastelo de tiu nomo [1], pri kiu tamen en neniu vikipedia branĉo, ankaŭ ne en la franca, ekzistas ajna informo. Tial la aldono de la urbo inter krampoj por vikipedio aspektas plene nenecesa. SE en la franca vikipedio aperos bela artikolo pri la dua kastelo kaj SE iu fervorulo el tio faras belan esperantlingvan artikolon, tiam eblas reŝovi tiun ĉi artikolon al titolo "Kastelo Muette (Parizo)" - krome ne. Sed eĉ tiam estos ankoraŭ la ebleco nomi novan artikolon "Kastelo Muette (Aisne)" aŭ simile, kaj tamen lasi tiun titolon sen aldono, ĉar daŭre pro la graveco de la OEKE la pariza kastelo estos la kutime celata en aliaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 09:32, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]