Diskuto:Kartavo
Laŭ la hu:Raccsolás. Koracio (diskuto) 18:19, 8 Dec. 2013 (UTC)
- Farite Mi ĵus korektis la uzitan datumon de Vikidatumoj, nome al tiuj jam uzata ekde 2012 por la hungara artikolo: d:Q1244624. Kani ligis nur al la itala kaj hispana artikoloj. Sed nun ambaŭ grupoj estas kombinitaj. Mi esperas, ke tio estas en ordo. Se ne, bonvolu informi min ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 19:46, 15 Dec. 2013 (UTC)
Ĉar "Kartav-" estas radiko kun verba karaktero, oni devas diri "kartavo" por montri la agon. La sufikso "ad" montras nur ripetadon de tiu ago.
kartavi --> kartavo
Rotismo kaj kartavo[redakti fonton]
Oni proponas (sub rotismo) kunigi kartavon kun rotismo. Mi kontraŭas. Rotismo estas ŝanĝo de io AL /r/, ekz-e la latina r→s en
- jūstus — de jūre (el "de jouse")
- est — erō (el "esō")
Mi ankaŭ malkonsentas pri «La kartavado, aŭ rotismo,». Kartavo neniel estas rotismo. Ekz-e la franca kartavo estas la ŝanĝo /r/ → /ĥ/ (rotismo povus esti la inversa ŝanĝo /ĥ/ → /r/).
«Ĝi ne estas paroleraro, se la uzanta dialekto aŭ klaslingvo kartavas.» Ĝenerale tio veras; sed konkrete en la okazo de Esperanto la kartavo povas esti speco de eraro, ĉar ekz-e en la Pariza prononco /r/ realiĝas kiel [ʁ] aŭ (ĉe similiĝo) [χ], kiun lastan oni rajtas rigardi alofono de /ĥ/: « tarte » sonas kiel [taχt], « huître » kiel [ɥitχ]; do, la esperantaj "tre", "por" sonas ĉe tia misprononco kiel "tĥe", "poĥ". El tio sekvas la ĥo-fobio.--Sergio (diskuto) 09:26, 25 feb. 2018 (UTC)
- Fakte, la angla kaj kelkaj aliaj lingvoj uzas la terminon en:Rhotacism konfuze:
- En Esperanto ni ĉi tiun konfuzon povas eviti, ĉar ni havas apartan vorton kartavo por la senco logopedia (2).--Sergio (diskuto) 09:39, 25 feb. 2018 (UTC)