Saltu al enhavo

Diskuto:Johann Crato von Krafftheim

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la nuna artikolo Johann Crato von Krafftheim nomatas "polo, naskiĝinta kaj mortinta en Vroclavo, Pollando". Ke li estas germanlingva kaj ne pollingva, jam montras la nomo. Sed kompreneble eblas vivi kiel germanlingvano en ŝtato ne oficiale germanlingva (ĝis la Dua Mondmilito tio koncernis tre multajn germanlingvanojn en orienta Eŭropo). Tial pli interesa estas la demando, al kiu ŝtato apartenis lia urbo de naskiĝo kaj morto dum lia vivotempo. Rapida enketo montras, ke la urbo, kiun Johann Crato von Krafftheim nomis "Breslau", de 1466 ĝis 1526 estis parto de Hungario (antaŭ tio ĝi estis parto de Bohemio), kaj de 1526 ĝis 1741 estis parto de Aŭstrio. Kaj inter naskiĝo kaj morto? Li studis en Germanio (Wittenberg) kaj Italio (Padovo), kaj pasigis multajn jarojn en Vieno. Nenio ajn pri Pollando. Klaras ke la piastoj regis la urbon fine de la unua jarmilo, kaj ke la Aliancanoj "okcidentenŝovis" Pollandon en 1945 tiel ke tiam la urbo formale iĝis "administrata de Pollando", fakte iĝis parto de Pollando, sed en la 16-a kaj 17-a jarcento tio ne aktualis. Sinjoro von Krafftheim naskiĝis kaj vivis ses jarojn en Hungario, kaj poste en Aŭstrio. Tiom simplas. ThomasPusch (diskuto) 21:26, 28 mar. 2016 (UTC)[Respondi]