Saltu al enhavo

Diskuto:Jair Bolsonaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La informkesto nun ŝajnigas kvazaŭ J. Bolsonaro samtempe havus 11 politikajn partiojn. Sed tiel tute ne estas, la aliĝoj al partioj estis sinsekve, la lasta ekde novembro 2021 ŝajne estas la Liberala Partio, kaj neniu malpermesas ke li ankoraŭ en la estonto povus dek pliaj fojojn ŝanĝi sian aliĝon. @Sj1mor: Vi tion bone enlaboriĝis en enprenadoj de informoj el vikidatumoj. Ĉu vi ne kapablus enporti la jarojn en kiuj unuopaj partiecoj validis. En vikidatumoj ĉiuj informoj estas, nur necesus saĝe vidigi ilin en la e-lingva informkesto... Krome li jam ekde la fino de 2022 ne plu estas ŝtata prezidanto. Tion indiki informkeste mi eble mem sukcesos, mi tuj rigardos. Aidas (diskuto) 17:09, 19 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton @Tlustulimu @Moldur PVI kaj konsiloj pri ŝablono:informkesto politikisto. Ni antaŭdankas. Sj1mor (diskuto) 17:12, 19 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ne tujtujege havas ideon por tio. Eble ni ja eĉ devus ŝanĝi la informkestan kodon por tio, ŝanĝante al alia Lua-moduloj por Vikidatumoj, se gravas informoj por komenco kaj fino. Ĉu mi eble demandu en la kataluna Vikipedio pri helpo je {{Wikidades}}? Mi foje transprenis tiun modulon de tie por iuj artikoloj pri stratoj kaj iuj ruzaĵoj de {{mapkadro}}, sed ankoraŭ ne petis pri helpo ĉe la kreado de dokumentado. La katalunan lingvon mi bedaŭrinde ne scipovas. Mi pensas, ke tiu modulo estas parte pli ruze kreita. - Amike Tlustulimu (diskuto) 18:14, 19 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus rigardis diversajn alilingvajn artikolojn por trovi solvon por la supra demando. Kaj ĝi troviĝas en kataluna informkesto, kiu enhavas sufiĉe kompleksan elvokon de la modulo {{Wikidades}}. Ĉar mi foje eĉ transprenis ĝin, ni povus fari same. Tlustulimu (diskuto) 11:33, 31 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

En la kataluna ŝablono ca:Plantilla:Infotaula persona mi trovis la jenon:

{{#invoke:Wikidades | claim| property=P102 | value={{{partit_politic|}}} 
                                  |qualifier=P580|qualifier2=P582 |formatting = table
                                  |rowformat= $0 <small>{{((}}Mostra inici fi{{!}}inici{{=}}$1{{!}}fi{{=}}$2{{!}}lang{{=}}{{{lang|}}}{{))}}</small>
                                  |tablesort=1|sorting=-1 |colformat1=Y |colformat2=Y}}

Ĉu mi provu ekuzi ĝin en nia ŝablono? Mi ja nur devus iomete alĝustigi ion, kio rilatas al la kataluna lingvo. Tlustulimu (diskuto) 11:38, 31 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton. La hieraŭ menciita kodo devus esti alĝustigata iomete al la jeno, uzante novan helpan ŝablonon:

{{#invoke:Wikidades | claim| property=P102 | value={{{partio|}}} 
                                  |qualifier=P580|qualifier2=P582 |formatting = table
                                  |rowformat= $0 <small>{{((}}Montru komencofinon{{!}}komenco{{=}}$1{{!}}fino{{=}}$2{{!}}lang{{=}}{{{lang|}}}{{))}}</small>
                                  |tablesort=1|sorting=-1 |colformat1=Y |colformat2=Y}}

Mi ĵus sukcese testis la kodon antaŭrigarde en la parametro partio, sed ne konservis. - Eble simila kodo eĉ taŭgus por pliaj parametroj kun komenco kaj fino. Ĉu eble iu el vi havas proponon por modifo de {{Informkesto politikisto}} aŭ eble eĉ ĝia baza ŝablono {{Informkesto gravulo}}? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 06:58, 1 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ĉar neniu ion komentis kaj mia antaŭe menciita antaŭrigardo estis sukcesa, mi ĵus aktualigis la ŝablonon {{Informkesto gravulo}}. Nun la jarindikoj aperas en la artikolo ĉe "Partio". Do, tio same bone funkcias ĉe ni kiel en la kataluna Vikipedio. - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:44, 2 jun. 2024 (UTC)[Respondi]