Diskuto:Jacques Ellul
Mi konstatis, ke vi aldonis la nomon de Jacques ELLUL en la paĝon Situaciista Internacio. Mi ne komprenas kial vi tion faris ĉar :
- Jacques ELLUL ne estis membro de tiu organizo, kaj neniam havis ian rilaton kun ĝi.
- Li nek influis, nek estis influita de la situaciistoj (nu, laŭ miaj informoj...)
- Liaj ideoj, kvankam parencaj laŭ kelkaj punktoj al tiuj de la situaciistoj, ne estas similaj al ili.
Ĉu vi bonvolas klarigi al mi kial vi pensas tiun aldonon prava ?
Mia opinio estas, ke oni ne senutile menciu nomojn, kiuj ne havas rektan rilaton kun la temo de la artikolo. Kio estas la via ?
Amike, KRISTOF 12/12/2004