Diskuto:JEFO-Vikio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la nuna stato, ŝajnas al mi, la JEFO-vikio ne plu funkcias. Mi ne scias kiom longe ĝi funkciis, kaj iom dubas ĉu tiu periodo pravigas tian signifon por la historio de la Esperanto-movado ke propra artikolo raportu pri tiu subretejo post ĝia malfondo. Sed ĉar mi ne havas ajnan informon kaj la artikolo ne kaŭzas damaĝon, do ne estas urĝa devo trovi rapidan decidon, mi nun ne tuŝas la tekston, nur esprimas mian dubon ĉi-tie. ThomasPusch (diskuto) 19:21, 29 Apr. 2015 (UTC)

Cetere la teksteto estas de aprilo 2002, poste nur en 2003 aktualiĝis la reteja adreso kaj en 2007 aldoniĝis tri frazetoj - krome ĝi ne redaktiĝis.