Diskuto:Islando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uzado de islandaj nomoj[redakti fonton]

Saluton!

  • Mi iom spertas pri islandaj nomoj kaj iom pri la islanda kulturo. La ĝusta nomo kaj skribmaniero de la nuntempa ŝtatestro estas Ólafur Ragnar Grímsson. Tio signifas Ólafur Ragnar filo de Grímur. Bv. priatenti kaj la specialajn signojn por la islanda lingvo kaj la fakton, ke la plejmulto de islandanoj ne havas familian nomon sed ĉefe havas antaŭnomon, kroman antaŭnomon / meznomon kaj patronomon. Oni kutime alparolas, skribas aŭ skribe mencias per kompleta nomo (eventuale kun titolo(j)) per antaŭnomo (eventuale kun titolo). La lastan manieron oni uzas pri ne pezigi la stilon (menciante ĉiam kaj ĉiujn titolojn kaj la kompletan nomon). Imagu se iu alparolus vin ekzemple filo / filino de Karlo. (Tiamaniere oni estis alparolita en infanaĝo.) Kvankam islandanoj alkutimiĝis, ke eksterlandanoj miras pri la islanda nomsistemo, estas signo de respekto uzi la islandan kutimon.
  • Certe menciindas, ke mondskale bibliotekoj listigas la verkaron de islandanoj en siaj katalogoj ne laŭ islanda kutimo sed laŭ patronomoj. Tiel oni trovas la verkaron de la islanda nobelpremiito Halldór Kiljan Laxness sub Laxness, Halldór Kiljan (ofte oni uzis / uzas nur Halldor), kio estas nur bieno nordoriente de Rejkjaviko, kie li vivis. Nobelpremiito Halldór uszis tiun nomon kiel plumnomon kaj naskiĝis Halldór Guðjónsson (filo de Guðjón). Vidu is:Halldór Laxness por ekscii pri la islandaj kutimoj. La vorto Laxness aperas nur dufoje, la dua mencio rilatas al la bieno.
  • Pro nescio, historiaj kialoj, katalogado ktp oni menciis (kaj ankaŭ nuntempe mencias) islandanojn (komponistojn, reĝizorojn, sportistojn, bredistojn ktp) eksterlande per patronomo. Verŝajne por eviti tion Björk uzas nur antaŭnomon. Gangleri 22:42, 8. Okt 2004 (UTC)

Ĉe ... mi ŝatas kompili liston de islandanoj menciataj en E-a Vikipedio. Gangleri 23:05, 8. Okt 2004 (UTC)

Artikolo de la semajno[redakti fonton]

Malgraŭ ke fakte la eksteraj referencoj pri la tekstaj asertoj ankoraŭ malmultas kaj ne vere sufiĉas, kaj malgraŭ ke ruĝas iuj ligiloj en la teksto, do mankas tekstoj pri "flankaj temoj" menciataj en la artikolo, mi ŝatas proponi la legindan tekston kiel artikolo de la semajno ekde la 27-a de oktobro kaj samtempe inviti la publikan atenton al ankoraŭ plia bonigo de tiuj manketoj. ThomasPusch (diskuto) 18:07, 22 Okt. 2014 (UTC)

Unua "bluigata" ligilo estas nova artikolo pri la blazono de Islando. Bonus se dum la sekvaj tagoj sekvus pliaj kontribuoj - kaj flankaj artikoloj kaj tekstaj referencoj... ThomasPusch (diskuto) 15:22, 23 Okt. 2014 (UTC)
Mi pensas ke la artikolo "Islando" tute ne taŭgas por artikolo de la semajno. Mankas multaj gravaj ĝeneralaj informoj kaj mankas fontoj. Fakte, mi planis elstarigi la artikolon kaj surprizite mi ekvidas ĝin kiel artikolo de la semajno! (Andy) 11:44, 27 Okt. 2014 (UTC)
Sincere dirite mi estis sub forta tempopremo eviti truon en la ĉefpaĝo, ĉar mi post laborplenaj tagoj forvojaĝis al ferio (en kiu mi ĵus havas mallongtempan retaliron), kaj estis neniu propono por ADLS. Pri la mankoj de la artikolo "Islando" mi mem konscias, kiel supre videblas. Tamen ĝi havas bonan tekstan kernon, tial mi ne dirus ke ĝi "tute ne taŭgas". Se estas propono anstataŭigi ĝin per alia ADLS-inda artikolo, pliperfektigi ĝin kaj poste reproponi ĝin kiel ADLS, mi tute ne kontraŭas procedi tiel. Sed mi ankaŭ kontentus pri pliperfektigo dum ĝi estas artikolo de la semajno, kaj eventuale morgaŭ vespere dum iom da tempo, certe venontsemajne post mia ferio, ankaŭ povos persone kontribui al la prilaboro. ThomasPusch (diskuto) 10:11, 28 Okt. 2014 (UTC)
Laŭ la hieraŭa duonpromeso, mi hodiaŭ sukcesis aldoni artikoletojn pri la Reĝa Biblioteko de Danio, la vulkana fendo Lakagígar kaj pri la unua norvega reĝo Harald la belhara, kaj krome signife ampleksigis la artikolon pri la verkaĵo proza Edda. Tio ne solvas la problemon pri la daŭre tro malmultaj referencoj, sed forviŝas la ruĝan koloron el pluraj internaj ligiloj de la teksto. Andy, se vi volas, vi daŭre bonvenas proponi alternativon kiel nuna ADLS, prilabori tiun-ĉi tekston kaj poste revenigi ĝin kiel ADLS. Sed iom ne-ortodokse laŭ mi ankaŭ eblas prilabori ĝin dum la prezentiĝo en la vikipedia titolpaĝo. ThomasPusch (diskuto) 20:05, 29 Okt. 2014 (UTC)
Ne plu estas ruĝaj internaj ligiloj, kaj nun estas ok seriozaj referencoj pri statistikaj informoj de la artikolo - bedaŭrinde ĉiuj nur anglalingvaj, ne en diversaj naciaj lingvoj inkluzive de la islanda, sed ne plu eblas diri ke estus "nesufiĉaj fontoj". Mi do formetas la avertan keston, kiun mi mem antaŭe metis, kiam mi metis la unuan referencon kaj juĝis tiun nombron nesufiĉa. ThomasPusch (diskuto) 11:00, 2 Nov. 2014 (UTC)