Diskuto:Interreta Arkivo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La "traduko" de International Internet Preservation Consortium al "esperantlingva" "Internacia Internet Preservation Consortium" estas malbona ŝerco, ĉu???

Tio apenaŭ estas iu ajn traduko. Akcepteblas la traduko "Internacia interreta konservada konsorcio", kun malpli da majuskloj ol en la angla versio, ĉar la uzo de majuskloj malsamas en la angla kaj en Esperanto. Principe traduko de terminoj el iuj ajn nacia lingvo al Esperanto ĉiam bonvenas en la esperantlingva vikipedio, sed tiam oni atentu ne forgesi traduki ion. Ĉiukaze la provo, eĉ se ĉi tie malsukcesa, laŭdindas. ThomasPusch (diskuto) 11:01, 26 maj. 2023 (UTC)[Respondi]