Diskuto:Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas renomi tiun ĉi artikolon al ISKŜ, ĉu vi konsentas? --Bea 08:53, 20. Nov 2007 (UTC)

Jes Tonyo 21:46, 22. Nov 2007 (UTC)
Mi proponus uzi la plenen nomon "Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo" kiel titolon. Laŭ mi mallongigoj estas evitindaj en titoloj (krom kiam ne ekzistas oficiala longa formo, kiel ĉe DVD). Kompreneble kaj IPCC kaj ISKŜ plusendu al la artikolo. Marcos 21:58, 22. Nov 2007 (UTC)
Mi preferus la longa formo. -- Yekrats 19:52, 25. Nov 2007 (UTC)

Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo estas malĝuste, ĉar ne estas ... pri klimata iĝo de ŝanĝo. Petr Tomasovsky@diskkont 13:41, 26. Apr 2008 (UTC)

La problemo estas ke en Esperanto ekzistas la du vortoj "ŝanĝo" kaj "ŝanĝiĝo" kun iom malsamaj signifoj, dum en la angla ekzistas nur "change", kiu kovras ambaŭ signifojn. Efektive ĉi-kaze estas iom malfacile decidi kiun el la du vortoj elekti por traduko de la titolo.
La diferenco inter "ŝanĝo" kaj "ŝangiĝo" estas analoga al la diferenco inter "ŝangi" kaj "ŝanĝiĝi": "ŝanĝo" do estas la ago ŝanĝi ion, dum "ŝanĝiĝo" estas paso de unu stato en alian. Ĉe ŝanĝo ĉiam estas iu aganto, kiu kaŭzas ŝanĝiĝon, dum ŝanĝiĝo povas okazi ankaŭ sen iu ajn kaŭzanta aganto. Do ĉe ĉiu ŝanĝo ankaŭ okazas ŝanĝiĝo, dum povas okazi ŝanĝiĝo, kiu ne estas ŝanĝo (ĉar ne kaŭzata de iu aganto).
Nuntempe la scienco pli kaj pli certiĝas pri tio, ke la klimata ŝanĝiĝo estas kaŭzata de homoj, do ke ĝi fakte estas ŝanĝo, ne nur ŝanĝiĝo. Tamen kiam la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo estis fondita en 1988, oni ankoraŭ ne certis pri tio.
Por decidi ĉu uzi "ŝanĝo" kaj "ŝanĝiĝo" en la titolo, oni devas rigardi, kiu el la du vortoj pli taŭgas en la traduko de la mandato de la spertularo. Nia artikolo nun tradukas ĝin jene: "ekspertizi la sciencajn, teknikajn kaj sociekonomiajn informojn pri risko de klimatŝanĝiĝo pro homa agado". Do ĝi uzas "ŝanĝiĝo" por traduki la uzon de "change" en la angla originalo. Kaj laŭ mi tio estas la sola ĝusta traduko de la mandato. Se ni volus uzi "ŝanĝo" anstataŭ "ŝanĝiĝo" en la traduko, ni devus skribi "klimatŝanĝo fare de homoj" kaj ne "klimatŝanĝo pro homa agado"; sed tio jam certe estus malpli proksima al la originalo ol "klimatŝanĝiĝo pro homa agado".
Tial mi opinias ke ni tamen uzu "ŝanĝiĝo" kaj ne "ŝanĝo" en la titolo.
Ĉiuokaze, mi opinias ke Petro iom tro rapide agis, unue ŝanĝante la titolon kaj nur poste aldonante klarigon ĉi tie, anstataŭ unue doni klarigon por sia vidpunkto kaj atendi la opiniojn de aliaj. Marcos 16:51, 26. Apr 2008 (UTC)