Diskuto:Integra cirkvito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Integra cirkvito KAJ integrita cirkvito[redakti fonton]

Antaŭe la verbo "integri" derivis de la adjektiva radiko "integra" kaj devu esti netransitiva, kio ĝustigis la titolon integra cirkvito; SED la verbo aperis tamen kiel transitiva verbo, kio estas kontraŭ la kutima regulo.

Hodiaŭ en la Plena Ilustrita Vortaro de reto (Vd http://vortaro.net#integri) estas nun la verba radiko "integri", kiu estas transistiva; do ne plu estas eraro skribi la terminon integrita cirkvito, sed por mi REKOMENDINDE uzi ĝin, kiel oni trovas ĝin la pli ofte en literaturo (ekz. De la fizika fundamento tra la konsisteroj ĝis la funkcikapablaj cirkvitoj kaj elektrofaka terminaro ĉapitro ELEKTRO II, paĝo 161). -- DidCORN la 2-a de aŭgusto 2013, 10:00 (UTC)