Diskuto:Indiako

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

El kie venas la vorto "indiako"? —La komenton aldonis, sen subskribo, Filipe de Moraes Paiva (diskuto • kontribuoj)

Ŝajnas ke la esperanta vorto "indiako" estas uzata apenaŭ ĉi tie en Vikipedio. Eble ĝi devenas de la germana vorto "indiaca", kiu estas kunigo de "indio" kaj "peteca". Se neniu malkonsentas, eble oni devas ŝanĝi la nomo al "peteko", kiu estas la originala indiĝena nomo. —La komenton aldonis, sen subskribo, Filipe de Moraes Paiva (diskuto • kontribuoj)

Bonvolu subskribi viajn kontribuojn en diskutoj, sed nur tie.
Mi ĵus rigardis la intervikiajn ligilojn. Tie plej ofte troveblas varianto de "indiako", nome "indiaca" aŭ "indiaka". Nur en du lingvoj, nome franca kaj portugala, estas io kiel "peteko". Ĉar ambaŭ esperantaj vortoj ne troviĝas en Nova PIV, ni ne havas fonton por la titolo. Tamen laŭ la 15-a regulo de la Fundamento nur eblas "indiako", ĉar io tia estas pli disvastiĝinta en diversaj lingvoj. --Tlustulimu (diskuto) 16:32, 21 Jul. 2014 (UTC)

Mi komprenas, tamen mi ne konsentas.