Diskuto:Houston (Teksaso)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas alinomi tiun ĉi artikolon al Houston, unue ĉar plej ofte oni celas la urbon, kiam oni parolas pri "Houston", due ĉar ankaŭ la samnoma lago troviĝas en Teksaso. -- 195.37.205.21 14:27, 11. Jun 2007 (UTC)

  • Mi ne tre bone komprenas ĉu la urbo nomiĝas "Houston" aŭ "Hjustono"? Se "Houston", do mi tian urbon eĉ ne komprenas kiel prononci. Mi opinias, ke la artikolo devas havi esperantan titolon --P.Fiŝo 14:17, 26. Sep 2007 (UTC)
    • Ankau mi proponus nomi la nomon, ekz., Houstono, se la usonaj esperantistoj ne emas pli ofte nomi ghin "Hjustono". La formo "Houstono" estas pli responda al la skribo, la formo "Hjustono" - pli al la prononco. Fakte, la unua strategio estas ŝajne preferinda por Esperanto. Ajnokaze mi preferus ajnaformon plenan esperantigon al la uzado de neesperantigita formo. Mevo 20:30, 27. Sep 2007 (UTC)
Mi aldonis la fontojn por "Hustono" kaj "Hjustono". Ĉu ĉi tio alinomu "Hustono"? --Salatonbv (diskuto) 06:02, 30 Jul. 2013 (UTC)
En la nomo nepre restu (Teksaso), ĉar estas multe da samnomaj urboj diversloke.Crosstor (diskuto) 06:14, 30 Jul. 2013 (UTC)
Dankon, Crosstor. Vi diras, se Hustono, Hustono (Teksaso) estas por ĉi tio kaj Hustono estas apartigilo, ĉu ne? Tio estas unu eblo, sed mi ankaŭ pensas, ke Hustono sen krampoj por ĉi tiu fama Teksasa (kiel en:Houston kaj multaj aliaj lingvaj), kaj kiam oni kreos aliajn Hustonajn artikolojn, oni devos aldoni krampojn kaj poste krei Hustono (apartigilo). Kion vi pensas pri tio?--Salatonbv (diskuto) 06:29, 30 Jul. 2013 (UTC)
Nu, anstataŭ la artikolnomo de Hustono (apartigilo), oni povas krei apartigilon per la angla nomo Houston. Tio estas mia provo.--Salatonbv (diskuto) 07:36, 30 Jul. 2013 (UTC)
Via plano nuntempe etendiĝas ĉi tie en Vikipedio. Alian decidon mi ne faras, kaze de jes, mi jam longe farintus solvon pri H. Crosstor (diskuto) 07:43, 30 Jul. 2013 (UTC)
Nun mi metis la ŝablonon {{Alinomigu}} por Hustono (Teksaso) laŭ ĉi tiu diskuto, do la apartigilo de Hustono estus kiel tio. Ĉu bone?--Salatonbv (diskuto) 23:19, 3 Aŭg. 2013 (UTC)
  1. Por Por: mi nun havas konsenton de Crosstor en mia diskuto. Ni ŝanĝu la titolon se ne estos kontraŭaĵo en semajno.--Salatonbv (diskuto) 05:47, 4 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi ankoraŭ iom hezitas. Kiel vi povas legi en Vikipedio:Esperantigo_de_nomoj grava faktoro estas, kiun formon uzas la loka esperantistaro. Ĉu ni scias, kiun formon la loka Esperanto-grupo uzas? PaulP@diskkont 06:53, 4 Aŭg. 2013 (UTC)
Ŝajnas esti kelkaj esperantaj rondoj uzas la vorton "Houston" en la angla kunteksto, kiel "Esperanto Society of Houston"[1] kaj "Houston Esperanto Meetup Group".[2] Samtempe, estas ankaŭ kelke da uzado de "Houston" en Esperanto. Ekzemple, Ĉina Radio Internacia uzas ne nur "Hustonon" kiel montrita en ĉi tiu artikolo, sed ankaŭ "Houston"-on[3][4][5]. Mi ankoraŭ pensas, ke "Afrika Oficejo de UEA" kaj "Majstro" esas fidintaj fontoj, se ne estas PIV kiel VP:TA mencias ke "Estas forte rekomendite uzi Esperantigojn kiuj aperas en Plena Ilustrita Vortaro". Ĉu vi ankoraŭ opinius, ke la ŝanĝado estus malfacila? --Salatonbv (diskuto) 01:08, 10 Aŭg. 2013 (UTC)
Ne farite Ne farite Mi sentas, ke la ŝanĝado estas kelke da tro frua. Pri apartigila paĝo neniu kontraŭis, do mi faros tion. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 22:07, 15 Aŭg. 2013 (UTC)