Diskuto:Historio de Belgio
Landnomaj formoj[redakti fonton]
La teksto ekestis en decembro 2007 fare de Kani, tiam uzis kaj baze ankoraŭ uzas la stilon de landonomoj kun finaĵo -io - Belgio, Francio, Germanio... . Poste pluraj homoj prilaboretis ĝin, plej kompetente PaulP (+ Hispanio + Burgundio, kaj prava ĝustigo de neekzista Lotaringio per Lotaringo), interalie ankaŭ Kani mem je 12 nov. 2016, kiu en tiu redakto gaje miksis landonomjojn kun -io kun iuj kun -ujo (+ Luksemburgio, tiel, + Prusujo kaj Belgujo). Tamen, laŭ la landnoma kompromiso sama stilo uziĝu en la tuta teksto. Tial mi dubokaze pledas lasi la landoformojn kun -io, kiuj ankaŭ jam videblas en la teksta titolo "Historio de Belgio" (en la tria vorto, ne la unua ), kaj adapti la formojn Prusujo kaj Belgujo de novembro 2016 al tio. ThomasPusch (diskuto) 11:29, 6 okt. 2023 (UTC)