Diskuto:Hans Weinhengst

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En ĉiuj verkoj, kiujn mi atingis, li nomatas "Hans", nur EdE mencias la formalan personan nomon "Johan". Mi proponas aliĝi al retejo esperanto.net kaj nomi lin "Hans" kun aldono Johan inter krampoj. -- ThomasPusch (diskuto) 11:06, 9 Okt. 2012 (UTC)

Mi jen penis serĉi iujn ajn informojn pri la pliaj verkaĵoj Veturigisto, Forrabita infanaĝo kaj La fantoma kastelo kaj interrete trovis neniajn skribajn informojn pri iu ajn el la verkoj, nur trovis aŭdeblan radioprezenton pri La fantoma kastelo, kiun mi aldonis kiel ekstera ligilo al la teksto pri Weinhengst. Ĉar mi juĝas ke tre malverŝajnas ke iam ajn eblos verki artikolojn pri la tri verkaĵoj, mi proponas forigi la ruĝajn ligilojn. Se iu esperantista vikipediisto plene hazarde de esperantista avo heredas brokantan libron de unu el la tri verkaĵoj, kaj tiam ardos elsuĉi ĉiujn informerojn de la objekto, tio eble sufiĉus kiel informo por kreo de artikolo, sed tia hazardo estus tiom malverŝajna je ne eblas atendi pri ĝi. ThomasPusch (diskuto) 17:18, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]