Diskuto:Hanovro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi forte dubas ke la vorto "Hanovero" estus uzata alternativo al la esperanta vorto "Hanovro". Mi duonan vivo de mia vivo vivis en Malsupra Saksio, preskaŭ mian tutan vivon parolas, legas kaj skribas Esperanton, kaj mi neniam ajn vidis aŭ aŭdis vorton "Hanovero" (la kutiman esperantan vorton "Hanovro" mi kompreneble ofte aŭdis kaj legis). Tial mi proponas forstreki la "laŭdiran alternativon" "Hanovero" el la unua frazo, krom se iu en la venonta monato liveros tute konvinkajn skribajn referencojn (ĉar kompreneble povas esti ke en 1908 aŭ 1928 publikiĝis libro aŭ presiĝis esperanta ĵurnalo kun vortumo "Hanovero", kiun mi neniam vidis, kvankam mi nun vidas jarkolektojn de la gvida germana movada gazeto "Esperanto-Post" de 1951 kaj 1952 en mia bretaro, kaj ie ankaŭ havis jarkolektojn de 1948 ĝis 1953, kaj de Germana Esperanto-Revuo inter la jaroj 1954 kaj 1974, kaj kompreneble multon post 1974, sed nenion antaŭ 1948). ThomasPusch (diskuto) 00:00, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]