Diskuto:Granda Rifto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto rifto estas komprenebla geologia neologismo el la angla lingvo, sed, sincere dirite, ĝi ne (jam) ekzistas en Esperanto... almenaŭ ne troveblis en iu ajn vortaro de mi, kaj ankaŭ eĉ ne havas vikipedian paĝon. La vortaro en-eo-en de Wells tradukas la anglan vorton "rift" simple kaj prave per "fendo". La artikolo do simple povus nomiĝi "Granda Fenda Valo". Rifto - konsentite - sonas pli science, kaj eble eĉ indas enkonduki la novan vorton, sed mi iom dubas...

ThomasPusch 05:57, 31. Aŭg 2007 (UTC)