Saltu al enhavo

Diskuto:Golfo de Nicoya

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rekomendo[redakti fonton]

Mi rekomendas ne lasi tiom da ruĝaj ligiloj, se oni ne planas baldaŭ bluigi ilin. kani (diskuto) 19:02, 13 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Mia opinio kaj praktiko estas tute normalaj en alilingvaj vikipedioj, nek iam malakceptitaj por la Esperanta en rezona diskuto (ĝis kiom mi scias). Vidu la politikon de la angla vikipedio [1], kun pravigoj pli detale prezentitaj en opinia artikolo ĉe [2], aŭ de la franca [3].
Jen kelkaj gravaj citaĵoj:
Create red links whenever a non-existent article with more information would help a reader understand the content of the article in which the red link will appear.
Kreu ruĝajn ligilojn kiam ajn nehavata artikolo kun pli da informo helpus leganton kompreni la enhavon de la artikolo en kiu la ruĝa ligilo aperos.
Il n'y a pas de différence avec les liens bleus : du moment qu'une notion est utile à la compréhension d'une page, un lien vers la page traitant cette notion peut être utile.
Estas neniel alie ol ĉe bluaj ligiloj; ekde la momento, kiam koncepto estas utila por la kompreno de paĝo, ligilo al la paĝo pri tiu koncepto povas utili. Arbarulo (diskuto) 16:13, 16 maj. 2024 (UTC)[Respondi]