Diskuto:Germanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi artikolo povas stari inter brilaj prozaĵoj, tamen mi opinias ĝin ne vere neŭtrala. FRG estas prezentita senkritike kiel virtega kaj GDR kiel aĉega. Indus iom neŭtraligi. -- Arno Lagrange 12:35, 3. Sep 2003 (UTC)

Federacia Respubliko de Germanio?[redakti fonton]

La relative nova vikipediisto Sitaifu (ĝis nun 3 redaktoj je tiu nomo) la 21-an de junio 2010 faris iujn korektojn al la artikolo Germanio, kiuj ankoraŭ ne estas oficialaj, ĉar ne aprobitaj fare de revizianto. Iuj el tiuj ŝanĝoj estas tute saĝaj, sed problema estas ke Sitaifu proponas ŝanĝi la oficialan formon de la landonomo el "Federacia Respubliko Germanio" al "Federacia Respubliko de Germanio". Lingve ambaŭ formoj eblas, kaj la dua eble eĉ sonas pli eleganta, sed problemo estas ke ekde la fondiĝo de la ŝtato en 1949 la unua formo estas tiu kutime uzata en Esperanto, ne la dua. Tion povas atesti multaj historiaj esperantlingvaj dokumentoj el Germanio, sed ankaŭ simpla serĉo tra retpaĝoj per Guglo: en mia ĵusa provo, la variaĵo "Federacia Respubliko Germanio" rezultigis pli ol 364 000 trafojn, kaj la variaĵo "Federacia Respubliko de Germanio" ekzakte 986.

Stilistike en la germana lingvo oni ankaŭ povus proponi kiel ŝtata nomo "Föderierte Republik der Deutschen" aŭ io simila, gramatike ĝuste, sed oni ne provu aserti en la germanlingva vikipedia artikolo pri la ŝtato ke tiel estus ĝia oficiala nomo! Flanka kromkalkulo: la variaĵo "Federacia Respubliko Germanujo" rezultigis nur 5 330 trafojn, kaj la variaĵo "Federacia Respubliko de Germanujo" tute neniel troveblis. Do: Endas respekti la faktan lingvouzon - la formo "Federacia Respubliko Germanio" same enradikiĝis kiel germanlingve "Bundesrepublik Deutschland".

ThomasPusch 19:53, 23. Jun 2010 (UTC)

Thomas Pusch tute pravas. Mi dankas al li la korekton.

Sitaifu 19:56, 28. Jun 2010 (UTC)

Prezidanto de Germanio[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus transprenis la informon pri la prezidanto de Germanio el la germana Vikipedio. Bonvolu atenti, ke la baloto ankoraŭ ne okazis kaj ne estas tasko de Vikipedio esti aktiva kiel antaŭvidanto. --Tlustulimu (diskuto) 16:33, 21 Feb. 2012 (UTC)

Oficiala nomo[redakti fonton]

«La oficiala titolo estas Federacia Respubliko Germanio […]» Fakte, la oficiala nomo estas «Federacia Respubliko Germanujlaŭ la Ministerio pri eksteraj aferoj[retejo ne plu ekzistas]. 31.19.157.243 09:41, 10 Maj. 2015 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Mi metos la formon en la artikolon kun referenco. :-) --Tlustulimu (diskuto) 07:31, 11 Maj. 2015 (UTC)
...Cetere la artikolo klare montras jam de jaroj, ke same oficiale la nomo de la lando tutoficiale estas «Federacia Respubliko Germanio» laŭ la gazetara kaj informa centro de la federacia registaro de Germanio (vidu dekstre). La ŝtata uzo de ambaŭ esperantlingvaj terminoj (laŭ la elektita tradukisto) simple reflektas la lingvouzon, ke ekde komenco de la 20-a jarcento paralele al la komencaj landonomoj kun finaĵo -uj- pli kaj pli uziĝis apartaj landnomaj radikoj kiel ekzemple Germani-, en okcidenta Germanio de 1949 ĝis 1990 laŭ mia percepto multege pli ofte la dua variaĵo, tendence ankoraŭ en la interreto de 2010 laŭ la supre citita guglo-enketo de tiam, kaj nur en la lastaj jaroj, kiam multaj homoj ne plu lernas parolatan Esperanton adaptiĝante al la praktika lingvouzo, sed per interreto sen persona renkontiĝo komunikas de la propra skribtablo disvastigante siajn persone pripensitajn konvinkojn, la "malnova" uj-formo denove pli populariĝis. Gramatike kompreneble ambaŭ formoj ĝustas. ThomasPusch (diskuto) 19:55, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Kvankam Kvankam ĉiuj konsentos, ke gramatike ambaŭ formoj ĝustas, ni en la esperanta vikipedio decidis ke unuopa teksto havu ĝeneralan formon de la landnomaj principoj. Do la ideo estas ne permesi ke iuj lingvaj misiuloj simple aldonu iujn frazojn laŭ sia persone favorata lingvoprefero (ankaŭ estas iuj esperantistoj kiuj tre entuziasmas pri la tute malofta variaĵo "Germanlando", kiu kompletigus la terminan konfuzon), aŭ simple "korektu" la lingve senriproĉajn ĉapitrojn de aliaj uzantoj, nur interŝanĝante finaĵojn -io kaj -ujo. Ĉi tie necesas substreki, ke la artikolo ekzistas jam ekde 2006 kaj dekomence estas teksto uzanta la landonomon "Germanio". Tion ĉiu sendepende povas kontroli en la redakta historio. Do la alternativa formo "Germanujo" bonas kiel alternativa formo en la unua frazo, kiel alidirektilo ĉi tien, kaj en nomoj de presitaj publikaĵoj kiuj havis la nomon "Germanujo" en sia titolo. ThomasPusch (diskuto) 10:31, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Duobla scienco?[redakti fonton]

Kial estas sekcio "Scienco kaj teĥnologio" kaj plia sekcio "Scienco" pli malsupre? - Moldur (diskuto) 19:25, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Prava atentigo! En la fervora ampleksigo de la teksto simple preteratentiĝis ke la sama temo nun traktiĝas en du lokoj. Kvankam scienco povas rigardiĝi kaj el perspektivo de ekonomio/industrio kaj el perspektivo de edukado/filozofio, tamen temas pri la sama afero: laŭ mi pli sencas trakti ĝin supre, lige al la temoj de ekonomia kaj industria evoluo, kaj necesas singarde kunigi la nun du teksterojn sen perdo de enhavo. ThomasPusch (diskuto) 20:04, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
@Moldur: Ĉu vi mem pretus okupiĝi pri la singarda kunigo de la du teksteroj? ThomasPusch (diskuto) 09:38, 5 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch: Mi ne volas ion promesi ĝuste nun, sed mi rigardos, kiam mi havos iom da tempo. Amike, Moldur (diskuto) 17:21, 5 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
-Kial estas sekcio "Scienco kaj teĥnologio" kaj plia sekcio "Scienco"? -Pro la fakto, ke du redaktantoj priskribis samtempe unu la sekcion "Scienco kaj teĥnologio", dum la alia la sekcion "Scienco", ne sciante, kion la alia faris. Mi proponas, ke en la unua sekcio oni konservu, kion rilatas al inventoj, dum en la dua sekcio oni kunigu, kion rilatas al serŝistoj kaj matematikistoj. @Moldur: Ĉu vi konfirmas, ke vi ankoraŭ pretas okupiĝi tiele pri la kunigo de la du teksteroj? Kiam tio estos farita, mi konsideros, ke la artikolo ne nur estas leginda, sed elstara! pro la fakto, ke tiu artilolo iĝis la artikolo de la semajno pri kiu multaj kunlaboris, dum mi estas la unua kontribuanto pri la oficiala artikolo de la semajno Somera Olimpiko 2016!!--DidCORN la 6-a de oktobre 2016, 13:05 (UTC)
Forigo de redundaj tekstoj farita.--DidCORN la 22-a de oktobro 2016, 8:55 (UTC)

Nuntempe lastaj ruĝaj ligiloj[redakti fonton]

Krom unuigo de la sekcio pri scienco, ankoraŭ dezirindus artikoloj pri la indico Fortune Global 500, kaj pri la lastaj grandaj kompanioj sen vikipedia artikolo. Teksto pri Adidas jam ekverkiĝis, pri Allianz nun estas la lasta evidente ruĝa ligilo, sed tekstoj pri la kompanioj SAP kaj DHL ankaŭ ankoraŭ mankas - la nunaj ligiloj nur gvidas al apartigaj listoj de pluraj temoj signitaj per tiuj triliteraj mallongigoj. Ĉiuj lastaj kvar artikoloj havas kompare grandan internacian signifon kaj tial kreindas. ThomasPusch (diskuto) 11:51, 5 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon al Kani pro la kreo de la tekstoj Adidas, Allianz kaj Fortune Global 500. ThomasPusch (diskuto) 10:32, 6 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ĝustigas mian antaŭan noton: Artikolo pri la kompanio SAP AG jes ekzistas, nur je tiu titolo, kaj la ĉi-teksta ligilo ne ĝustis. Tio rapide ripareblis. La la tekston pri DHL (firmao) mi hieraŭ kreis. Ĉio solvita. ThomasPusch (diskuto) 10:39, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Lastaj plibonigoj[redakti fonton]

Saluton. Mi reordigis la unuajn ĉapitrojn laŭ la normala ordo: Geografio, historio, politiko kaj administracia divido ktp. Poste reordigos la aspekton per bildoj.--kani (diskuto) 23:19, 2 maj. 2020 (UTC)[Respondi]