Diskuto:Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Esperanto la formo Jozefo estas pli kutima ol Josefo. Ĉar la aŭstria varianto de la germana lingvo ne posedas "z", verŝajne la plej multaj el liaj subuloj prononcis lian nomon "Josef" -- sed ĉu tio estas motivo devii de la lingva tradicio de Esperanto? -- Ismo 18:14, 24. Mar 2005 (UTC)

Eble tio estas nur seninteca erareto, ŝajnas al mi nur misortografiaĵo.Roberto 18:58, 24. Mar 2005 (UTC)

Jes, verŝajne temas pri senintenca erareto. La formo "Jozefo" estas eĉ fundamenta, do preferinda, se ne ekzistas gravaj kontraŭargumentoj. --Helmut Welger 19:04, 24. Mar 2005 (UTC)

Do mi movu.Roberto 19:08, 24. Mar 2005 (UTC)

Tute ekzakta - koncerne la plejparton de la regotempo - estus la artikolotitolo "Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio-Hungario)". Mi nun ne movas la artikolon, sed subtenus tian movon se diskuto pri ĝi ekestus pli poste.

ThomasPusch 17:18, 19. Jan 2010 (UTC)