Diskuto:Forceja efiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ĉu ne devus nomiĝi plantdoma efiko? 88.14.217.35 12:44, 13 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Eblas pluraj nomoj, flordoma, plantodoma, plantdoma kaj forceja efiko. Forceja ŝajnas esti la plej ofte uzata. La aliajn oni povas mencii en la artikolo. --Payton M. (diskuto) 12:36, 8 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

La nomo forceja efiko estas uzata dusence, endas distingi[redakti fonton]

La artikolo, laŭ laika kutimo, ne distingas inter la efiko, kiun kaŭzas la atmosfero per sia frekvencdependa filtrado de radioj, kaj la efikojn, kiujn vitra domo kaŭzas, kiuj konsistas unue el la frekvencdependa filtrado de radioj plus la bremsado de la aera konvekcio (moviĝo kaŭze de temperaturdiferencoj). Je la (vitra) plantodomo, tiu dua efiko estas pli granda ol la unua. Pro tio, sciencistoj distingas tiujn du du efikojn, kiujn oni en la angla lingvo ambaŭ misgvide nomas "Greenhouse Effect", sed en la germana lingvo nomas per du vortojn, "Treibhauseffekt" kaj "Glashauseffekt" (kvankam laikoj tion ofte ne rimarkas, ĉar ambaŭ, Treibhaus kaj Glashaus, ja estas sinonimaj, sed kombine kun -effekt ili estas uzataj por distingi tiujn du). Laŭ tiu modelo oni povus dispartigi la "forcejan efikon" en du subsencojn (en la sama artikolo), nome na "vitradoma efiko" kaj na "radifiltra efiko". La unua enhavas la duan, kaj aldone la "konvekcibremsan efikon". --Payton M. (diskuto) 12:36, 8 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Erara skribo de kemia formulo[redakti fonton]

La supra "2" je "CO²" en "Ĉefaj produktantoj de CO²" estas malĝusta, devas esti malsupra 2. Supraj nombroj indikas isotopojn de atomoj. --Payton M. (diskuto) 12:36, 8 nov. 2019 (UTC)[Respondi]